Okazis antaŭ multaj jaroj, kiam mi estis infano nia virkato volis lerni la hundolingvon. Ĝin tre ĝenis, ke li ne komprenas eĉ unu vorton hunde.

Vere la pli aĝaj kaj pli saĝaj katoj diris al li: tion ĝi ne faru, ĉar ne estas bona, se la hundo kaj kato komprenas la alian lingvon.

Nia virkato ne aŭskultis ilin. Ĝi diligente komencis lerni la hundolingvon.

Jam ĝi sciis multajn vortojn kaj esprimojn, kiam ĝi decidis provi sian lingvoscion ankaŭ en la praktiko.

En la najbaro loĝis granda hundo. La kato iris al la barilo kaj vokadis la hundon.:

-Bonan tagon, kara najbaro! Ni babiladu iomete! Kiel vi fartas? Hodiaŭ estas bela vetero.

Unue la hundo pensis en la najbaro estas alia hundo kaj volonte akceptis la proksimiĝon.

-Estu salutate, amiko! Dankon, mi fartas bonege. Ĝuste nun mi alvenis hejmen el la katopelado.

-Ĉu vi pelis katon? – demandis timeme la virkato.

-Kompreneble. Ĉiu hundo ŝategas peli tiujn laktobuŝajn katojn. Ĉu ne?

-Oh, jes –balbutis la kato kaj volis foriri kaŝe por ke la hundo ne rimarku ĝin. Sed la hundo iris proksime al la barilo. Ĝi eksentis la katodoron kaj eksaltis:

-Mil diablaj hundoj, mi sentas katodoron. Ek, al la laboro! Venu kolego, ni pelu tiun aĉan beston el la mondo!

Ĝi tiom ektimis, ke plurfoje ne volis lerni la hundolingvon. Ĝi suprenkuris altan arbon kaj de tie ĝi kriegadis: „Help’!’ „Help’!”

Kompreneble kate.