Sur la strato du homoj babiladis. Ili nun renkontiĝis unue kaj ili estis fremduloj.

-Bonan tagon ! – diris la pli alta viro.

-Bonan tagon ! – venis la respondo.

-Kio estas tiu ĉi muro?

-Kiu muro?

-Tiu ĉi, kiu staras inter ni. Ĉu vi ne vidas?

-Jes, mi vidas ĝin. Tiu ĉi muro estas alta kaj baras la vojon.

-Bedaŭrinde.

-Jes, bedaŭrinde.

-Ni devus forigi la muron.

-Mi konsentas.

-Kiu komencu?

-Laŭ mi ni ambaŭ.

-Ĉu komune?

-Jes. Komune estas pli facila kaj rapida.

-Vi pravas.

-Ĝis nun la muro baris la vojon inter ni kaj ĝi malhelpis la sinceran homan kontakton.

-Se ni komune forigos la muron, tiam en la estonto ni povos renkontiĝi pli ofte.

-Kion ni faros, se la vojo estos libera?

-Ni renkontiĝos ĉiutage.

-Ni ne estos fremduloj plu. Ni povos manpreni libere. Inter ni ne estos muro.

Ili feliĉe komencis malkonstrui la muron kaj antaŭ ili ŝvebis la ĉiela estonto, kiam malaperos la muro kaj la vojo estos libera. Jam nur kelkojn da brikoj ili devis forigi por la vojo estu libera, kiam laŭta homamaso alvenis.

-Kion vi faras? – ili demandis.

-Ni malkonstruas la muron, kiu malhelpis la sinceran homan kontakton.

-Grandioze! – eksaltis la gvidanto de la homamaso – Ni helpas. Ĉu ne ,homoj?

Ili ĉiuj unuanime jesis kaj ili inundis la iaman lokon de la muro. La du viroj vane protestis, ke jam la muro estas malkonstruita. La novalvenintoj ne aŭdis ilin. La du virojn ili forpuŝis de la postrestaĵoj de la muro kaj ili gaje festis la venkon super la muro. Ili ĉiuj estis konvinkiĝintaj, ke ili savis la homaron kaj ekde tiu ĉi tago la homoj estos liberaj. Inter ili ne staros muro, kiu malhelpis ĝis nun la homan kontakton.

-Vivu la libereco! – ili kriegadis kaj ĉie aŭdiĝis la kontenteco de la homamaso – Ni sukcese malkonstruis la muron, dank’ al nia amata gvidanto.

La gvidanto de la homamaso komencis paroli aplombe:

-Sed ni ne forgesu, inter ni estas fiuloj, kiuj plimalfaciligis nian laboron. Jen tie estas niaj malamikoj. Prijuĝu vi mem, ĉu ili meritas nian amikecon?

-Ne! Morton! Morton! – muĝis la homamaso – Ili estas niaj malamikoj. Ni ne lasu rifuĝi ilin! La Tribunalo de la Homamaso decidu pri ilia sorto!

-Inter ni ne estu tiaj homoj, kiuj malhelpas la progreson. Nia socio konsistu el obeemaj kaj laboremaj homoj. Tiuj friponuloj volis renversi nian trankvilon kaj kiam ni alvenis al la muro, ili kontraŭis nian volon, por ke ni malkonstruu la muron.

-Vi pravas -  ekmuĝis denove la homamaso – Ili estis kontraŭ ni. Ili malhelpis la malkonstruadon de la muro. Ili meritas la morton, ĉar ili estis kontraŭ ni.

La du viroj staris sub granda arbo hontigite kaj ne kuraĝis rigardi en la okulojn de siaj homfratoj. Ili jam tre bedaŭris, ke komencis malkonstrui la muron. Se ili ambaŭ preteririntus ĝin indiferente, tiam nun ankaŭ ili apartenus al la granda familio de la homamaso kaj neniu kolerus pri ili. Sed ili volis bonon por la homamaso. Ilin oni miskomprenis kaj nun neniu kredas ilin, eĉ en ili la homamaso vidas malamikon. Kiel pruvi la senkulpecon? Kiu kredus ilin?

Certe neniu.

La gvidanto de la homamaso sugestis, ke ili estas malbonaj homoj. Vane ili faris la grandan parton de la laboro. Vane en ilia kapo ekflagris la fajrero malkonstrui la muron. Tio jam neniun interesis. Ili gape aŭskultis la parolon de la gvidanto de la homamaso. Ĉiu estis konvinkiĝinta, ke li parolas vere kaj iliaj malamikoj estas la du viroj, kiuj volas malbonon al la homamaso.

La malfeliĉuloj estis starigitaj antaŭ la tribunalon, kie prezidis mem la gvidanto. La homamaso inundis la juĝejon. Preskaŭ diskreviĝis la muroj, tiom da scivolemuloj volis rigardi la proceson.

-Ĉu vi estas kulpuloj? – demandis la juĝisto.

-Ni ne estas kulpuloj – ili respondis.

La homamaso ekhurlis.

-Vi malhelpis la forigadon de la muro. Tio estas nepardonebla ago kontraŭ nia socio. Dum la malkonstruo de la muro vi perforte kontraŭstaris la progreson de la homamaso. Kion meritas tiuj ĉi friponuloj? – li demandis.

-Morton! Morton! – aŭdiĝis la unutona respondo kaj la homamaso skuadis siajn pugnojn timigante la du malfeliĉulojn, kies vivo en tiu momento valoris neniom, ĉar ĉiu estis kontraŭ ili.

La juĝeja proceso daŭris nur kelkajn minutojn. La gvidanto de la homamaso kondamnis ilin je tuja ekzekuto, kiun oni senprokraste plenumis kaj iliaj kadavroj estis ĵetitaj en sensignan tombon kaj la homamaso ĝojdancis sur ĝi festante la pereiĝon de la malamikoj.