La bestoj diskutadis en la ĝangalo, kies lingvo estas la plej utila. Kiun uzas la plej multe da bestoj?

Ili ne povis interkosenti. Erupciis granda diskutado inter ili. Ĉiu asertis, ke sia propra lingvo estas la plej multnombre parolata kaj ĝi estas la plej konvena por iĝi helplingvo inter la bestoj.

Dum la tuta tago eĥis la ĝangalo pro ilia laŭta diskuto.

Ili jam preskaŭ kvereliĝas. Neniu aŭskultis la argumentojn de la alia.

Vesperiĝis, kiam el inter la densaĵo ekaperis la leono.

La bestoj tuj mutiĝis. Ili ne kuraĝis plu diskuti.

La leono haltis sur la maldensejo kaj rigore ĉirkaŭrigardis, kvazaŭ ĝiaj okuloj dirintus:

-Mi estas la reĝo de la bestoj, do mia lingvo estas la unusola, kiu povas plenumi la rolon de la internacia lingvo en la ĝangalo.

Neniu besto kuraĝis kontraŭi la leonon, ĉar ĝi havis grandajn, akrajn dentojn kaj ĝi estis tre treege forta besto.