Proksime al mia malgranda vilaĝo estis bela rondforma arbaro. Post la longa vintro la bestoj gaje kunvenis ĉe la granda kverko.

     - Saluton, karaj geamikoj - komencis la urso, kiun ĉiu besto estimis en la arbaro, ĉar ĝi estis saĝa kaj forta - mi kunvokis vin por pritrakti la kutiman, arbaran balon, kiun ni aranĝas ĉiuprintempe.

     La bestoj ĝojegis, ĉar la arbara balo estis tre bona  amuzo. Dum la balo la bestoj iĝis sinceraj geamikoj. Ili pace vivis unu apud la alia. La lupo ne pelis la leporon, la aglo ne casis la malgrandajn bestojn. Ili ĉiuj sidis kune ĉe la granda tablo kaj gaje babiladis. Ĉiu besto malpacience atendis tiun ĉi tagon.

     Bedaŭrinde  la arbara balo daŭris nur unu tagon. Post noktomezo la bestoj iris hejmen kaj matene la lupo denove pelis la leporon kaj la aglo denove pelis la malgrandajn bestojn.

     La urso atendis kelke da sekundoj kaj daŭrigis:

     - Mi volus, se post la balo ni restus geamikoj kaj plurfoje ni kaŭzus unu al la alia malbonon, ĉar vivi en paco estas pli agrabla, ol eterne militi.

     Al ĉiu besto tre plaĉis la ideo kaj apogis la proponon de la urso.

     Apenaŭ vesperiĝis kaj la arbaro eĥis pro la muziko kaj kanto. La bestoj dancis kaj ĝojegis, ke ili ne devos timi de la estonto, ĉar ili restos geamikoj por ĉiam.

     Ĝis noktomezo estis paco kaj trankvilo, sed apenaŭ pasis komenciĝis la nova tago, kiam la vulpo malsatiĝis. Proksime sur branco de arbusto sidis birdeto.

     - Kiom bongusta matenmanĝo iĝus el ĝi - pensis la vulpo - Se mi povus kapti ĝin mi estus la plej feliĉa besto en la vasta arbaro.

     La revadon sekvis ago kaj la vulpo eksaltis por kapti la birdeton.

     - Help' ! Help' ! - kriegadis la birdeto - La vulpo volas manĝi min.

     - Mi ne volas malbonon al la birdeto. Mi nur intencas manĝi ĝin, ĉar mi treege malsatas. Je matenmango la birdeto estingus mian teruran malsaton. Kredu min, karaj bestoj mi tre ŝatas la birdeton kaj mi estimas nian interkonsenton, sed kion fari, se mi estas malsata.

     La bestoj disŝiriĝis je du tendaroj. Estis kiuj volis konservi la balan interkonsenton, sed la aliaj kunsentis kun la vulpo, ĉar jam ankau ili estis tre malsataj.

     Nu pro tio erupciis granda milito en la arbaro. La bestoj pelis unu la alian. Ĉiu volis montri sian forton. Kiu ne estis sufiĉe forta kaj rapida, tiu iĝis matenmanĝo.

     Tiel finiĝis la arbara balo je la granda malĝojo de multaj bestoj, kiuj ne povis fuĝi ĝustatempe kaj estis manĝitaj.