Kompreneble nun mi povus diri; jam tiam mi sciis pri la politikaj ŝanĝiĝoj en Hungario kaj en Mez-Eŭropo. Sed ne, ĉar tiutempe ankoraŭ nenion ni sciis pri la disfalo de la Varsovia Pakto.

En niaj landoj la rusa estis la devigita lingvo, kiun ĉiu lernanto devis lerni vole nevole.

Komence ankoraŭ al mi plaĉis la rusa lingvo. Vere la cirila alafabeto kaŭzis por mi iom da malfacilaĵo. Ellerni lingvon ne estas facile, precipe por knabo, kiu ne tro entuziasmas ekaŭdante la vorton lernado.

Mi ne apartenis al la plej enimentaj gelernantoj. Prefere mi ludis kun miaj lernejaj kamaradoj. Post la lernohoroj ni volonte vagadis en la proksimaj arbaroj aŭ iris al la rivero por fiŝkapti. Tamen en la unuaj semajnoj nian atenton vekis la rusa lingvo. Ni vizitis la kvinan lernojaron. Ni apenaŭ atendis la lingvohorojn kaj ni kredis, ke tiu ĉi lingvo estas tre grava, ĉar kiam venkos la socialismo kaj komunismo ĝi estos la unusola pontlingvo de la laboristoj.

Ni ankoraŭ kredis tion kaj ni esperis plenaĝe ni vivos en mirakla epoko.

Post kelksemajna lernado mi eksciis, ne mi estas la plej enimenta lernanto, eĉ miaj lernejaj kamaradoj forlasis min. Miaj gramatikaj scioj estis mankhavaj. Mi apenaŭ povis elbuŝigi kelke da vortoj en la lernata lingvo. Do, mi ne estis perlo en la okuloj de la lingvoinstruistino.

Alvenis la granda festo la 7-a de novembro (kiuj vivis en la iamaj socialismaj landoj, tiuj scias kiom granda festo ĝi estis. Ĝi superis ĉiun feston ekzistantan.)  Nia lernejo devis festi ĝin dece kaj estis invititaj sovetaj soldatoj. La ĉeflaŭtanto portis por ni gelernantoj, la adresaron de sovetaj pioniroj, kiuj volonte korespondus kun ni.

Mi ĉiam ŝatis korespondi kaj kompreneble ankaŭ tiam mi tuj aliĝis por ricevi adreson. La instruistino alrigardis min rigore kaj diris:

-Vi ne ricevos adreson, ĉar vi estas malbona lingvolernanto. Se vi estos enimenta kaj diligente lernos la rusan lingvon, tiam  ankaŭ vi povos korespondi kun sovetaj pioninoj.

Tiu ĉi ege malĝojigis min. Mi envie rigardis miajn lernejajn kamaradojn, kiuj ricevis adreson kaj ili povos korespondi. Mondo disfalis ĉirkaŭ mi. Mi estis punita, ĉar mi ne scias perfekte la rusan lingvon. Dio scias, kio okazus, se tiam mia lingvoinstruisto donintus al mi la adreson de iu soveta pioniro. Eble nun mi perfekte scius tiun ĉi belan lingvon, ĉar kiam mi komencis lerni Esperanton la korespondado inspiris min por lerni kaj lerni. Ĝi donis forton, se mi laciĝis. Ĉiufoje venis letero kaj kvazaŭ ĝi estus dirinta al mi: Lernu! Lernu, por ke povu legi la ricevitan leteron!