Iu demandis min:
-Kial vi fariĝis esperantisto?
Mi tuj respondis senhezite:
-Ĉar tiu ĉi lingvo ege ekplaĉis al mi. Mi ĉiam deziris ekkoni fremdajn homojn vivantaj en foraj landoj. Infanaĝe mi enviis, tiujn, kiuj povas komprenigi sin kun eksterlandanoj. Antaŭ multaj, multaj jaroj germanoj alvenis nian vilaĝon. Mi tre volis amikiĝi kun ili, sed inter ni estis giganta lingvomuro. Mi nur staris antaŭ ili kaj ĝene balbutadis hungare. Vane mi provadis, mi ne povis komprenigi min. La amikiĝo ne okazis, kvankam longajn horojn mi estis kun la germanoj. Mi ne sciis ilian lingvon, ili ne parolis la mian. Nin dividis larĝa senponta rivero.
Eble tiam mi jam decidis, ke mi lernos lingvojn fremdajn por ke mi povu komuniki ankaŭ kun eksterlandanoj.
En la lernejo ni lernis la rusan lingvon. Komence al mi ĝi plaĉis, sed kiel por multaj gelernantoj la rusa lingvo iĝis malfacila kaj ĝia lernado forrabis de ni multe da tempo. Ni prefere ludis. La lingvolernado bezonas ĉiutagan penadon. Do, ĝenerale la gelernantoj ne ŝatas tion, kio estas devigita.
Sed la fajrero ne estingiĝis, la volo de la kono de iu fremda lingvo ĉiam tie dormetis en mia animo.
Longe mi ne sciis, kiu lingvo estus la plej utila.
Mi loĝis proksime al la hungara maro Balatono kaj tiutempe sur la bordo de la Balatono somerumis multe da germanoj aŭ eksterlandaj turistoj parolantaj la germanan lingvon. El ĝi konkludis, ke en mia vilaĝo ĉiu deziris lerni tiun ĉi lingvon. Ankaŭ mi. Sed intervenis Esperanto kaj mi ekkonis miraklan mondon, kiu ĉarmigis min.
Tiu ĉi sento longe influis mian vivon, eĉ mi povas diri, ke ankaŭ nun tiu ĉi unua renkontiĝo kun la Zamenhofa lingvo inspiras min.
Laŭ mi, tio estas bona, ĉiela sento.