Kiel mi rememoras, ni knaboj ĉiam serĉis trezoron. Ni deziris trovi oron, arĝenton, perlojn por fariĝi tre riĉaj.

Tutajn posttagmezojn ni revadis pri ĉiela riĉeco. Ni sidadis ĉe nia kutima loko sur la korto, iom fore de la okuloj de niaj gepatroj. Tie ĉi ni pritraktis, kie oni povas trovi trezoron. Ni tre esperis, la trezoro estos trovita fare de ni. Onidire, ankoraŭ en la epoko de la turka regado la riĉaj vilaĝanoj kaŝis orokaleŝon ie en la proksimaj arbaroj de la vagantaj turkaj hordoj kaj tiu ĉi ege valora trezoro atendas nin.

Ni sciis dum la pasintaj jarcentoj jam multaj homoj deziris trovi tiun ĉi orokaleŝon, sed ĝis nun trovis ĝin neniu.

Ni nepre trovos la kaŝitan orokaleŝon, ĝi estu kie ajn en la proksimaj arbaroj.

Mi kun miaj amikoj organizis ekspedicion por trovi ĝin. Kompreneble tio estis sekreto. Ni ne volis, ke ankaŭ aliaj knaboj sciiĝu pri ĝi.

Do fondiĝis sekreta societo por malkaŝi tiun ĉi multvaloran trezoron. Ni esperis, se ĝi estos trovita, ni fariĝos la plej riĉaj knaboj en Hungario, eĉ en la tuta mondo.

Kiom bonege estis revadi! Sidi nenionfarante kaj febre sonĝadi pri nia baldaŭa ekspedicio.

Ni certe sciis,ke ni estos tiuj feliĉuloj, kiuj trovos la trezoron. Ni ne povis imagi la malsukceson.

Antaŭ tagoj ni jam komencis prepari nin. Ni faris liston sur slipo skribite, kion ni kunportos.De ie ni akiris grandan torniston en kiun mi metis ĉion necesan.

Nia ekspedicio estis preta. Ni knaboj triope ekiris por trovi tiun orokaleŝon. Ĝis la arbaro kondukis mallarĝa vojeto. Iom marŝinte ni atingis nian vojcelon. Ni estis en la arbaro, kie laŭ la rakontoj kaŝiĝas sub la tero nia trezoro.

Sed kie komenci la serĉadon. La arbaro estis sufiĉe granda. Antaŭ la ekiro ni ne pensis pri ĝi. Ni opiniis tio estos sufiĉa, se ni alvenos tien kaj jam la orokaleŝo estos trovita. Estis belega ideo! Nun jam mi scias. Tiam ni ne pensis pri fiasko. Antaŭ ni brilis la koloro de la oro.

Ni vagadis en la arbaro kaj kontrolis ĉiun lokon, kie ni suspektis la kaŝejon. Vane mi serĉadis ĝin ĝis vespero, ni ne trovis ĝin.  Vespere ni iris hejmen malgajaj, sed ni esperis en la sekva tago la sorto estos pli favora al ni. Domaĝe vane ni iris de tago al tago al la arbaro, ĉiufoje ni devis reveni hejmen senrezulte.

Neatendite forpasis la someraj ferioj. La matenoj fariĝis malvarmetaj kaj ankaŭ suno brilis jam pale. En la arbaro la folioj komencis flaviĝadi kaj vento pelis ilin surteren.

Ni ne komprenis, kiel la orokaleŝo ne estis trovita, ja ni knaboj tiom volis tiun trezoron.

Pasis multaj jardekoj de post tiu somero, sed nun grizharare mi komprenis, ni knaboj tamen trovis trezoron la plej belan, kiu neniu povas depreni de ni, ĉar ĝi tie kaŝiĝas en nia koro.