Infanaĝe mi renkontiĝis kun la Morto unue. Mi estis proksimume ses, aŭ sepjara kaj apenaŭ mi sciis ion pri la vivo. Ĝi estis malgaja sento. Ĝis la hodiaŭa tago mi ne povas forgrsi ĝin.

Poste mi multfoje travivis similan renkontiĝon, sed neniam ĝi estis tiel trista, kiel tiam. Ankoraŭ nun mi ektremiĝas, se mi pensas pri ĝi. Estus bone forgesi ĝin, sed mi ne povas. La tiamaj bildoj kaj sentoj ĉiam revenas kaj ili ne lasas min trankvile. Ili venas kun mi ĉien, kiel fidelaj akompantoj.

Kun miaj amikoj mi ludis subtegmente.Mi petegis al mia patro, ke li permesu al ni ludi tie, ĉar la subtegmenta mondo ĉiufoje ravis nin. Nia subtegmento estis vera trezorejo. Tie ni trovis multe da neuzitaj aĵoj, malnovajn kolorajn gazetojn, librojn en granda kofro, krome miaj gepatroj tien metis meblojn, diversajn nefunkciantajn aparatojn, eĉ en lignokesto kaŝiĝis nevalidaj bankbiletoj, kiujn eble ankoraŭ mia avo konservis por ni.

Je la longa petegado mia patro lasis iri nin subtegmenten. Li fermis ĝian grandan lignopordon por ke ni ne terenfalu hazarde. Ni libere povis ludi tie inter la multaj oldaj „trezoroj”.

Ni ĝojegis aŭdante la bruon de la fermiĝanta subtegmentopordo malantaŭ ni. Ni restis solaj en la ĉielo. Nun jam ni povas fari kion ajn, la rigoraj okuloj de mia patro evitas nin. Alifoje ni ĉiam imagis, ke ni veturas per giganta aeroplano kaj flugadas alte superla nuboj, ĉar la subtegmento havis fenestretojn kaj tre ili ni rigardis la korton, ĝardenon kaj la vilaĝon.Ĝi estis bonega ludo. Per nia aeroplano ĉirkaŭflugis la tutan terglobon vizitante malproksimajn kontinentojn.

Ankaŭ nun ni decidis tiel ludi, sed hazarde ni trovis la kadavron de katido. Ĝi estis eta kaj vidiĝis antaŭ kelkaj tagoj ĝi naskiĝis. Pro io ĝia patrino forlasis ĝin aŭ virkato forrabis la malfeliĉan besteton. Tion ni neniam eksciis. Ni ne sentis odoraĉon. Laŭ mi la katido antaŭ nelonge mortis.

Kiom bonege estus, se ni povus revivigi ĝin. Redoni al ĝi tiun mallongan vivon, kiun la kruela sorto forrabis de ĝi.

Kial ĝi mortis? Ja, ĝi apenaŭ vivis. Tiu ĉi katido estis tro juna por morti.

Ni nur staris mute ĉe la kadavro kaj ni tremis. Eble ni ankaŭ ploris, sed pri tio mi ne memoras.

- Ĉu oni povus revivigi ĝin? – ni demandadis unu de la alia – Kompatinda besteto!

El ni neniu sciis la respondon.

Mi estis tre malĝoja kaj mi jam ne deziris ludi subtegmente. Mi vidis ankaŭ miajn amikojn premas ia nevidebla sento, kion ankoraŭ ni neniam travivis.

Ni ĉiuj deziris unuanime, ke tiu ĉi katido denove vivu. Sed ni ne havis potencon kaj ni ne povis redoni ĝian vivon, kvankam ni sopiris superi la morton.

Triste ni staris ĉe la katido morta kaj ni meditis pri la vivo kaj la morto. Tiam ankoraŭ ni ne suspektis kiom foje ni devos travivi tiun ĉi tragedion en nia vivo. Kiomfoje ni devos sperti la malgajan senton de la forpaso