Esperanto


Ĉiu scias Esperanto estas utila lingvo. Ĝi povus plenumi la miljaran sonĝon de la homaro, por ke estiĝu tia helplingvo, kiu rolus gravan vivon en nia ĉiutaga vivo pli faciligante la komunikadon inter diverslingvaj homoj.
Malgaŭ tio ĝis nun neniu nacio, ŝtato akceptis ĝin oficiale. Verdire se la kopetenculoj estas demandataj, tiam el ili neniu estas kontraŭ la Zamenhofa lingvo, eĉ ili apogas ĝin. Ili sekrete scias lingvo kreita fare de Esperanto estas bona kaj uzebla sur ĉiu tereno de la vivo. Se ĝi vaste estus enkondukita, kiel dua oficiala lingvo en multaj landoj, ĝi povus faligi la ekzistantajn lingvajn murojn kaj el la mondo malaperus la lingvaj miskomprenoj, ankaŭ la simplaj homoj pli facile kaj pli rapide komprenus unu la alian.
Ŝajne en la mondo ne estas lingvaj, komunikaj problemoj. Tion bone solvas la disvastiĝinta angla lingvo. Nur oni devas rigardi la diversajn, eksterlandajn televidokanaloj. Nuntempe jam en ĉiu hejmo estas spekteblaj multegaj fremdlingvaj kanaloj. Sed ankaŭ la landaj televidoj ofte uzas la anglan dum internaciaj intervuoj.
Kiel fukcias tiuj ĉi intervjuoj? La spektantoj vidas nur tion, ke la eksterlanda, intervuata persono perfekte parolas la anglan lingvon. Sed jam tio ne estas konata, ke antaŭe oni ĉiam elaktas tian pesonon, kiu parolas ĉi lingvon.
Ni povas konstati, la vidata raporto estas manipulita kaj ĝi sugestas al ni spektantoj la angla lingvo estas vaste disvastiĝinta sur la terglobo.
Mi ne deziras pli malgrandigi ĝian gravan rolon sur internacia tereno. Milionoj uzas kaj parolas ĝin. Tamen ni ne forgesiĝu ankaŭ pri tiuj homoj, kiuj ne povas ellerni kaj te malbone regas ĝin.
Perfekte paroli la anglan lingvon la lernado bezonas multajn jarojn. Vere eblas ellerni ĝin ankaŭ malĝuste, nekonante la gramatikon kaj uzante lingvosemojn. Sed tiaj angle parolantoj nur kripligas la lingvon de Ŝekspiro. Post iom da jaroj ankaŭ la denaskaj angloj bezonos interpretiston, se ili volas komprenigi sin.
Eble mi multloke eraras kaj estos kiuj diskutos kontraŭ mi kaj ili ne vidos tiom nigre la nuntempan lingvan situacion.
Tio ĉi estis nur mia opinio kaj ne estas divigita unuanime akcepti ĝin. Mi pensas se Esperanto estus enkondukita en ĉiu lando kaj la homoj scius pri ĝi pli multe, ĝi povus fariĝi la dua gepatra lingvo de la homaro. Neniu pensu, ke ni geesperantistoj estas kontraŭ neniu ajn nacia lingvo kaj mi deziras deflankigi ankaŭ iun ajn por ke ŝi aŭ li ne lerni la anglan lingvon.
Mi volas nur tion, ke Esperanto nia amata lingvo finfine plenumi sian indan lokon en la homa vivo, kulturo kaj politiko.