Ni knaboj ĉiam malpacience atendis la someran ferion. Estis ĉiela sento, kiam alvenis la lasta lernohoro kaj por ni komenciĝis la somero. Ni feliĉe kuregis hejmen kaj ni tuj faris programojn por la estonto.

Ni atendis multaj ludoj kaj amuzoj.

Mi kaj miaj amikoj pasis dekjaraj. Pasintjare ĉio estis simpla, ĉar tiam ankoraŭ ne tro interesis nin la knabinoj. Sed ĉi somere okazis io. Jam en la lernejo nin tiklis la vido de la knabinoj kaj ni volonte turnis nin post ilin.

Ni kaŝrigardis la knabinojn en la lernopaŭzoj kaj se hazarde ili rimarkis nian interesiĝon, ni forkuris aŭ imitis la indiferentecon. Ni ne kuraĝis agnoski, ke ni rigardis ilin, eĉ ni moke forkuris.

Komence ankoraŭ ni ne suspektis, ke tiu ĉi situacio difinos nian someran ferion. Prefere ni kaŝrigardos la knabinojn,ol peli la katon de la najbarino. Antaŭ unu jaro ni ne havis tian problemon.

Sed nun ĉio ŝanĝiĝis. Nin plu la katoj ne interesis. Ili povis sunumi trankvile kaj la malfeliĉaj bestoj ne devis timi de ni.

En la vilaĝo rapide disvastiĝis la famo, Budapeŝta knabino alvenos por somerumi al sia avino. Ŝi estis samaĝa, kiel ni. Se mi rememoras ŝi somerumis en nia vilaĝo ankaŭ en la antaŭaj jaroj. Sed ŝia ĉeesto evitis nian atenton. Ĉi somere ŝia alveno renversis nian kutiman vivon.

Ni jam atendis ŝin en la stacidomo kaj de malproksimo ni akompanis ŝin ĝis la domo de ŝia avino. Ŝi estis bela, longharara knabino. Ni ĉiuj tremis, kiam ni ekvidis ŝin. Ni grupiĝis antaŭ la domo de la avino.

Pasis longaj minutoj ĝis ni sukcesis ekvidi la novan knabinon. Ni fajfadis, saltadis vekante ŝian atenton. Por ni estis nepriskribebla ĝojo, kiam ŝi venis el la domo al la korto. Nia „anĝeleto” promenis al la ĝardena pordo, kie ni staradis.

Oh, Dio mia, kiam ni ekvidis, ke ŝi proksimiĝas al ni, ni forkuris kaj ni kaŝiĝis malantaŭ arboj kaj arbustoj, kiuj estis surstrate. Ŝi nur ridetis pri ni kaj ŝi diris ion al sia avino. Ni ne aŭdis kion, ĉar ili estis tro malproksime de ni.