Kiam ni estis malgrandaj knaboj, apenaŭ ellerninte la abocon en la lernejo, ni decidis krei novan lingvon, kiun nur ni komprenas. Nia lingvo estus sekreta lingvo por ni.

Febre ni revadis pri ĝi. Antaŭ ni ekaperis la belega estonto. Neniu komprenos nin. Ni bonege povos babiladi kaj la plenaĝuloj scivole aŭskultos nian parolon en la nova lingvo. Ja, ĉiu infano havas sekreton. Ni ne volis tion, ke pri ĝi oni sciiĝu.

La laboro komenciĝis kaj ni faris la novan lingvon per vortokolektado. Vere ni ankoraŭ ne baptis nian lingvon. Ni ne sciis, kio estos ĝia nomo. Ni opiniis, ke sufiĉas, se ni eltrovos novajn vortojn .Tiam ankoraŭ ni ne sciis, sen gramatiko lingvo kreita estas kripla monstro kaj ĝi ne estos vivkapabla.

Tiutempe tio ne interesis nin. Laŭ ni lingvo povos ekzisti ankaŭ sen gramatiko. Vere ankaŭ eltrovi novajn vortojn ne estis facile. Komence ankoraŭ rapide ni diradis la novajn vortojn, sed post iom da tempo elĉerpiĝis la ideo. Multaj vortoj tre similis unu al la alia kaj ni sentis, tio ne estas tro bona, ĉar ĝi malfaciligas la lingvolernadon. Ni sciis, vane ni kreos novan lingvon, ĝin ni devos lerni, se per ĝi ni volas komuniki.

Efektive ni ne sciis, kiom da vortoj ekzistas en la hungara vortotrezoro , trovi por ĉiu taŭgan vorton estis giganta laboro. Se estis eltrovita unu vorto, tuj ekaperis aliaj dekkaj ili atendis sian novan signifon.

Senĉese ni faradis la novajn vortojn, kvazaŭ infano volus konstrui pluretaĝan loĝdomon. La unuajn vortojn ni ankoraŭ povis rememori, sed post iom da tempo ili elfalis el nia cerbo. Bonŝance, ni notis ilin en neuizitan kajeron.Ni plenigis ĝin preskaŭ tute. Nur kelke da paĝoj restis vaka.

Tamen ni bonege amuziĝis dum la someraj lernejaj ferioj. Ni tre ĝuis krei novan lingvon. Ĉi lingvo neniam pretiĝis, ĉar baldaŭ ni rekonis, ankaŭ nian lingvon ni devas lerni, se ni deziras uzi ĝin.

 Ankoraŭ nun mi larmokule pensas pri nia unusola artefarita lingvo, kiun ni knaboj elpensis, sed bedaŭrinde ĝi neniam pretiĝis kaj tiel la mondo fariĝis pli malriĉa. La homaro perdis lingvon porinfanan.

„ La infanaĝo estas la perlo de la homa vivo. „

Eble ĝi tiel sonus en nia lingvo:

„ KURABEA VARAMI A LOPERNAK CUMOKO. „