Viro iris sur la vojo kaj portis grandan valizon. Ŝajne la valizo estis peza, ĉar la viro ofte devis halti por ripozi.
Horojn li iris ĝis li renkontis alian viron, kiu staris apaud la vojo. La staranta viro demandis:
-Kien amiko? Kion Vi enhavas en tiu grandega valizo.
Li haltis kaj visxis la sxviton de sur sia frunto.
-En ĝi estas miaj memoroj - li respondis ekripozinte.
La valizo vekis la interesiĝon de la alia viro.
-Ĉu memoroj?
-Jes, memoroj. Ĉiu homo kunportas siajn memorojn.
-Interese mi ne havas memorojn.
-Vi eraras. Ĉiu havas memorojn. Eble la viaj estas en la poŝoj. Rigardu kaj serĉu viajn memorojn.
La viro metis sian manon en la poŝo kaj longe serĉadis. Fine li ekkriegis:
-Efektive mi havas memorojn. Ĝis nun mi ne sciis pri ili. Mi estas tre treege dankema al vi, kial vi helpis trovi miajn memorojn. Nun jam mia vivo estas rozkolora. Sed diru al mi, kial vi portas viajn memorojn en tiu ĉi grandega valizo.
-Ĉar mi havas multe da memoroj.
-Montru ilin al mi! Mi estas scivola je viaj memoroj.
-Volonte, sed promesu al mi, ke vi estos pacienca kaj ĉiujn finaŭskultos.
La viro promesis kaj la viro kun giganta valizo rakontis kaj rakontis siajn memorojn dum la tuta nokto al la fremda viro, kiu ĝis mateno ekkonis ĉiom da memoroj de la migranto.
Kiam la unuaj sunradioj ekaperis ili adiaŭis unu de la alia kaj la viro daŭrigis la migradon sur la vojo.