Knabeto enuis en la parko. Li ne sciis kion fari. Fine li decidis serĉi ludkunulon. Li longe serĉadis ĝis li trovis knabon ludantan sola en la sablejo.
-Venu ludi kun mi! - diris la knabeto.
-Kion ni ludu?
-Ĉu vi ŝatas militludi? Mi proponas al vi militludon. Ĝi estas bonega ludo por knaboj.
-En la milito oni mortas.
-Kompreneble. Tial ĝi estas milito. Mi estos soldato kaj mi mortpafos vin. Vi mortos. Ĉu bone?
-Tion mi ne volas. Mi ne volas morti...
-Sed en milito iu devas morti.
-Ni elektu alian ludon!
-Mi nun volas militludi kaj vi mortos. Ĉu komprenite?
-Ne mi ne volas morti.
-Ĝi estas nur ludo. Post momento vi reviviĝos. Vi mortos nur lude. Ekvidu, ĝi estos grandioza ludo.
-Ni ludu, tiel, ke ni konstruas domojn, grandajn urbojn kaj sur la terglobo ĉie regas paco. Ni plantu florojn por ke ni povu ĝui la belecon de la naturo. Sur Tero estu paco kaj ni ne militludu!
-Vi ne estas vera knabo. Tiel ja parolas knabinoj. Vera knabo ŝatas militludi. Mi iras plu por serĉi alian knabon kiu ŝatas militludi - diris la knabeto kaj li trompiĝinte forlasis la knabon ludantan en la sablejo.