En la ĝardeno kolektiĝis la gastoj. Ĉiuj estis bele vestitaj. Ili venis festi la naskiĝdatrevenon de la avino. Ĉi tage ŝi fariĝis naŭdek naŭjara. Ankoraŭ unu jaro kaj ŝi atingos la centan jaron. Kiom alta aĝo ĝi estas en la vivo de la homo! Sed oni ankoraŭ devas atendi unu jaron. La gastaro nun festas nur la naŭdek naŭjaran datrevenon. Ankaŭ ĝi estas bela aĝo. Malmulte da homoj atingas tiun ĉi aĝon.

Estis belega, somera vetero. Jam la sunradioj orumis la pinton de la proksima monto, kiam komenciĝis la kurtuŝa festo.

La avino malraide elvenis el domo kaj ŝi ĉirkaŭrigardis. Ŝi jam delonge ne vidis tiom da homoj ĉe sia dometo. Preskaŭ ĉiu estis konata por li.

Ekvidante ŝin,la ĉeestantoj laŭte komencis ĝojegi kaj aplaŭdi, la pragenepoj, eĉ saltadis, kiel etaj kapridoj.

Ŝi ridetis. En ŝiaj okuloj denove ekbrilis la flamo de la vivo. Jam delonge ŝi ne sentis, kiom bone vivi. Nun ŝi forgesis ĉiun doloron kaj malĝojon. Se tiun ĉi belan feston ankaŭ ŝia povintus vidi! Ŝi ekĝemis kaj per raŭka voĉo invitis la gastojn al la tablo, kiu estis riĉe primetita per bongustaj manĝaĵoj kaj nutraĵoj.

La tuta vilaĝo povus satiĝi per ĝi. Meze sur la tablo estis giganta, etaĝa torto. Ĝin la sukeraĵisto de la vilaĝo faris dumnokte. Sur la torto staris ronde naŭdek naŭ kandeletoj. Ĝi estis vera artaĵo.

La infanoj apenaŭ atendis, ke ili povu gustumi la torton kaj aliajn frandaĵojn, ĉar kompreneble tie estis ankoraŭ multaj aliaj. Sur la alia tablo viciĝis diversaj trinkaĵoj, fajnaj vinoj, bierojn kaj kompreneble ne mankis la ĉampano.

Post la mallonga salutparolo la gastoj kaj invititoj transdonis la donacojn. Multege da floroj kovris la tornacon. Oni ne sciis,kien meti ilin, ĉar en la domo estis malmultaj vazoj. Fine la floroj estis metitaj en manlavujojn. La tuta ĉirkaŭaĵo odoris pro la floroj.

La pragenepoj kantis por la praavino. Ili estis ĉarmaj kaj la kanto larmigis ŝin.

Unue la ŝi detale rigardadis, kio estas en la pakaĵoj, sed iom da tempo ĝi jam lacigis ŝin. Ŝi promesis, kiam la gastaro hejmeniros aŭ morgaŭ ŝi rigardos ĉiom.

En la malproksima angulo de la ĝardeno sidis virino kun bonda knabeto. Iomete ŝi flankentiriĝis de la festantoj.

Kiam la festado silentiĝis, ĉiun okupis la nutado kaj trinkado, la virino iris al la avino kaj mallaŭte diris:

-Vi ne rekonas nin. Ĉu ne? Mi estas Klara, la edzino de via plejaĝa pranepo Petro, kiu mortis pasintjare pro motorcikloakcidento. Mi venis malplenmane. Mi portis nur lian fileton Adaĉjo vian prapranepon.

La maljunulino ege ekmiris. Preskaŭ ŝi svenis pro la surprizo, sed fine ŝi reakiris sian forton kaj elbuŝigis:

-Oh,li estas la plej bela donaco okaze de mia naskiĝdatreveno. Espereble mi povos vivi ankoraŭ longe, eĉ mi povos danci dum lia nuptofesto.

Kiu estis proksime kaj aŭdis ŝin, ĉiu ridis kaj revante rigardis, kiel la avino feliĉe karesadis ka kapon de la knabeto. En ŝiaj okuloj nun li estis la pruvaĵo de la daŭro de la vivo.