La urbo estis silenta. Sur la stratoj estis nur kelkaj homoj, sed ankaǔ ili rapidis ien. Fine la urbo tute senhomiĝis. Nur restis sur la strato rigardante la montrofenestrojn. Li ne volis hejmeniri, ĉar li timis de la soleco, kiu okupis la tutan domon post la foriro de Maria.

Ŝi forlasis lin sen adiaǔo. Li ne komprenas la kialon. Ili ĉiam estis feliĉaj kaj nenia antaǔsigno avertis, ke baldaǔ okazos tiu ĉi malgaja evento. Prefere li pasigus la tutan nokton sur la strato. Sed ĉirkaǔ noktomezo jam estis malvarma vetero, eĉ komenci pluveti. La frostaj pluvogutoj trarulis lian vangon kaj ili malheligis liajn okulojn intermiksiĝante kun la larmo.

Georgo estis tre malĝoja. Senĉese li devis pensi pri Maria. Ĉiam li vidis ŝian ridetantan vizaĝon antaǔ li kien ajn li rigardis.

Li haltis antaǔ granda montrofenestro. De sur la vitro respeguliĝis lia bildo, ankaǔ en ĝi li vidis la vizaĝon de Maria. Kvazaǔ ŝi rigardus al li. Li volis ektuŝi la bildon, sed antaǔ ol ĝi estus tuŝita la bildo subite malaperis. Lian tutan korpon ekskuis io kaj hontiĝante rapide retiris sian manon.

La bildo malaperis. Georgo nur rigardis la montrofenestron, sed li ne sciis kio estas ene. En lia cerbo memoroj zigzagis pri la knabino. Vane estis ĉiu klopodo, li ne povis forgesi ŝin. Li esperis, tre esperis, ke la tuta afero estas nur malbona sonĝo kaj li baldaǔe vekiĝos. Li denove rapidos, eĉ kuregos al ŝi, kiel antaǔe. Ili ĉirkaǔbrakumos unu la alian kaj ŝiaj kisoj bruligos lian lipon.

En la sekva momento denove dubo superis la esperon kaj komencis rezigni, ke lia karulino forlasis lin por ĉiam. Tiu ĉi estis tre amara penso. Li sentis, ŝia memoro ĉiam estos kun li kaj ĝi neniam malheliĝos. Ĝis li vivos ĉiam ŝi estos kun li kaj tage kaj nokte li  pensos pri tiu ĉi karega estaĵo.

Li sciis, la senespera amo iutage traboras lian koron kaj li mortos forlasante tiun ĉi tristan mondon. Sed li akceptis tion, ĉar por Maria li estus preta elektila ankaŭ la morton.