Knabeto staris ĉe la tombo kaj li amare ploris. El liaj okuloj la larmogutoj trarulis lian palan vangon.

Pro la ploro lia tuta korpo tremis.

Li estis sola en la tombejo. Ŝajnis, ke li estas tre trista kaj granda malĝojo sidas sur lia animo.

Kiu kuŝis en tiu tombo? La respondo estas facila. Lia patrino mortis neatendite antaŭ kelkaj tagoj. Ŝi forlasis por ĉiam sian fileton. Plurfoje ŝi jam ne karesados lian ĉarman kapeton. Ŝia voĉo ne tintos milde en liaj oreloj.

La morto forrabis ŝin.Vane estus ĉiu petego, la tombo ne redonas lian amatan patrinon.

Junaĝe li ekkonis la malĝojon. La funebro premas lian etan koron. Li perdis tiun, kiun li pleje amis. Neniam ili renkontiĝos en ĉi vivo. Ilin disigas la profundeco de la tombo.

Rapide forpasis la infanjaroj kaj ekde tio atendas lin la kruela vivo de la plenaĝuloj.

La knabeto nur ploris kaj ploris. Per siaj du molaj manoj li elfosus sian patrinon el la tombo, se Dio redonus ŝin al li kaj li denove povus ĉirkaŭbrakumi ŝin.

Li imagis, kiom bonege estus, se ŝi vivus kaj ili povus promenadi en flora parko kune mano en la mano, kiel antaŭe, kiam lia patrino ankoraŭ estis sana kaj ili ne pensis prila morto. Ili estis feliĉaj kaj gajaj.

Li denove komencis tremi kaj li preskaŭ sufokiĝis pro la plorego.

Mallaŭte li ripetadis:

-Panjo mia! Panjo mia! Revenu al via fileto. Mi promesas ĉiam mi estos bona kaj obeema knabo.

Sed la tombo ne respondis. Ĝi restis muta gardante sian loĝanton.

Aŭtune jam rapide malheliĝas. La malhelo subite enkovris la tombejon kaj en la malproksimo la lampoj lumis en la vilaĝo.

Li devis ekiri hejmen, kie jam lia patrino ne atendas lin.

Kiam li ekiris, ĉiu paŝo estis peza, kiel li malproksimiĝis de la tombo, kvazaŭ io retirus lin.

Fine li diris retrorigardante:

-Panjo mia,morgaŭ mi denove venos kaj vizitos vin. Ĝis mi vivos, ĉiutage mi estos ĉi tie.