Ĉiu scias, kato kaj hundo ne ŝatas unu la alian. Se hundo ekvidas katon, tiam ĝi furioze komencas peli la malfeliĉulon.

Efektive neniu scias, kial estas tiu ĉi grandega kolero? Kial ili ne povas repaciĝi? Ja, la mondo estas granda kaj ĉiu besto povus vivi unu kun la alia en paco.

Iun tagon okazis,la kato decidis lerni la hundolingvon.Ĝi esperis, se tiu ĉi lingvo estos perfekte ellernita, tiam ili povos komuniki, interŝanĝi pensojn kaj la lingvaj miskomprenoj estos eviteblaj.

Intense ĝi eklernis la hundolingvon. La kato tage kaj nokte lernis, ekzercis la vortojn kaj esprimojn.

Post monatoj ĝi sentis, ke jam ĝi ellernis ĉion kaj perfekte ĝi scias la hundolingvon, sed en la praktiko la nova lingvo ne estis elprovita.

Malpacience ĝi atendis la tagon, kiam falas la lingvaj bariloj inter ili kaj ĝi povos saluti la praan malamikon. Eble ilia malamikeco radikiĝas nur en malsamaj lingvoj, se ili komprenus unu la alian tiu ĉi fantomo ne ĝenus ilian amikecon.

La kato imagis, kiom multe ili povos babiladi kaj fine pritrakti la miskomprenojn. Poste ili fariĝos bonaj amikoj kaj la malagrablaĵoj estos nur malbona sonĝo. En la estonto ili kune promenados sur la strato aŭ dormetas sub la granda arbo en la ĝardeno.

Oh, kiom belega revo! – pensis la kato.

Alvenis la tago de la ekzameno. La kato kuraĝe proksimiĝis al la hundo, ĉar ĝi bone ellernis la lingvon de la hundo.La hundo kuŝis sub la granda arbo kaj dolĉe dormis, eble ĝi sonĝis pri granda osto, ĉar ofte ĝi lekis siajn lipojn kaj graŭladis, kvazaŭ iu volus depreni de ĝi la bongustan manĝaĵon.

-Estu salutate, kara amiko! – diris la kato – Mi ellernis vian lingvon kaj nun jam ni povas babiladi kaj pritrakti la miskomprenojn. Ni vivu unu kun la alia pace kaj harmonie!

La hundo surpiziĝis, ĉar ankoraŭ ĝi ne aŭdis paroli katon hunde. Ĝi nur rigardis mire per siaj grandaj, brunaj okuloj. Sed fine ĝi bojis kolereme:

-Vi alparolis min en alia dialekto.Vi ellernis la dialekton de la malgrandaj hundoj. Mi estas granda hundo kaj vi kondutis maldece. Kiel vi kuraĝis uzi alian dialekton, se vi volas paroli kun mi. Vi tre kolerigis min.

-Sed amiko mia,hundo! – ektimis la kato – Mi nur deziris amikiĝi kun vi. Mi ne sciis, ke vi parolas alian dialekton. Bonvolu ne koleri kaj pardonu min! Ni estu amikoj, malgraŭ tiu ĉi eta miskompreno. Ja, ni komprenos unu la alian ankaŭ en tiu ĉi dialekto.Kial ĝi ne povus fariĝi pontolingvo por ni? Ni ambaŭ parolas la dialekton de la malgrandaj hundoj. Almenaŭ estimu mian klopodon, ke mi ellernis hunde!

-Silentu! – ekbojis la hundo – Mi estas granda hundo kaj vi insultis min. Ellerni la dialekton de la malgrandaj hundoj! Ĝi estas skandalo! For de mi!

La kato ankoraŭ volis diri ion, sed vidante, ke la hundo estas tre treege kolerema, ĝi turnis sin kaj fulmrapide malaperis de antaŭ la hundo. Kurante ĝi amare ĝemadis:

-Kiom bonege estus, se ni bestoj havus komunan lingvon!