Manjo vivis kun sia patrino en dometo.

Iutage la virino lasis sola la knabinon en la domo, ĉar ŝi devis iri al la urbo.

La etulino komence ludadis antaŭ la domo, kiam subite defalis de la proksima arbo bela, ruĝa pomo kaj ĝi rulis al la piedoj de la kbanino.

-Salut’, amikineto! – diris la pomo.

La knabino tre ekmiris, ĉar ankoraŭ ŝi ne aŭdis parolantan pomon.

-Ĉu vi povas paroli? – ŝi demandis.

-Kompreneble. Ni pomoj povas paroli, se ni trovas sinceran amikon. Ŝajne vi estas tia knabino. Ĉu vi volas por ke mi rakontu al vi pri mia familio?

-Jes. Ĉu ankaŭ viaj familianoj povas paroli?

-Ĝis ni estas sur la arbo ni ne paroas, sed kiam ni forlasas la arbobranĉojn ni ofte ekparolas, kiel mi. Ankaŭ mia patro babiladis hieraŭ kun vagabondo, kiu preteriris vian domon kaj li trovis mian patron sur la vojo.

-Ĉu kun via patro parolis tiu onklo, kiun mi vidis tie ĉi hieraŭ?

-Jes, jes. Mia patro babiladis kun li.

-Kaj poste kio okazis?

-La vagabondo manĝis ĝin.

-Bonega ideo – ekkriis la knabino kaj ŝi tuj enbuŝigis la belan, ruĝan pomon.

Antaŭ ol la pomo povintus ekparoli la knabino manĝis ĝin.

Kiam la patrino hejmenvenis, ŝi demandis de la knabino:

-Ĉu vi bone amuzis, kara mia?

-Jes, mi babiladis kun bela, ruĝa pomo.

La virino ekridetis kaj karesis ŝian kapon.