Vesperiĝis, kiam mi renkontigxis kun la bandito. Li estis forta, proksimume kvardekjara viro. Li staris cxe la stratangulo prenante en la mano baston kaj kiam mi alvenis lin li timige eklevis gxin kaj diris:

-Donu vian monon aux vi mortos!

Unue mi surpizigxis, cxar ankoraux mi ne estis prirabita surstrate. Venis grandioza ideo en mian cerbon, kiel somernokte la fulmotondro: „Kio okazus, se mi konvinkus la sinjoron banditon? Cxu li finauxkultus min?” – mi  ne sciis. - Mi devus ekprovi. Kion mi perdus?  - mi pensis kaj turnis min al la bandito, kiu sxajne konfuzigxis vidante mian kuragxecon. Certe aliaj viktimoj por ke rapide liberigxu tuj malplenigas sian monujon.

-Sinjoro, mi scias – mi komencis – certe nun vi estas en malbona situacio kaj pro tio vi devas fari tiun cxi ne tro amikecan agon kontraux via homfrato. Ni priparolu la aferon. Eble mi povus helpi al vi. Cxu vi deziras mian helpon? Mi povas helpi, se ankaux vi volas. Ni homoj ambauxflanke devas voli kaj tiam sukcesos…

Subite la bandito interrompis mian parolon kaj forte ekprenis la kolumon de mia cxemizo.

-Ne parolacxu pri stultajxoj, donu al mi la monon kaj for de mi!

-Sed sinjoro, vi estas en krizo kaj mi deziras helpi al vi. Lasu min!

La bandito prenis jam mian kolon kaj mi apenaux povis spiri kaj mi nur stertoris:

-Mi senpage instruas al vi Esperanton. Mi petegas ne sufoku min!

Tiam neatendite la bandito rigidigxis kaj gxoje cxirkauxbrakumis min. Li diris larmokule:

-Samideano, kial vi ne diris pli frue, ke ankaux vi estas esperantisto. Kompreneble mi indulgas al vi. Venu mi invitas vin por trinki ion en la proksima drinkejo. Oh, samideano, kiom mi gxojegas. Vivu Esperanto!