Hieraŭ mi renkontiĝis kun kontenta esperantisto.
Li estis mezaĝa, gaja viro, kiu vidis optimisme la estonton de
la Internacia Lingvo.
-Esperanto venkos - li diris - baldaŭ ĉiu parolos ĉi lingvon kaj ĝi iĝos la dua gepatra lingvo de la homaro.
Li longe vicigis la argumentojn kaj ne lasis al mi kontraŭdiri. Vere tion mi ne volis, ja ankaŭ mi estas fervora esperantisto, kiu kredas la finan venkon de Esperanto.
Tamen min surpizis lia fervoreco. En nia pesimisma mondo estas stranga tia homo, ĉiu kuras post la mono kaj lin interesas nur sia kariero.
Dume mia novbakita amiko nur parolis kaj parolis. Kvazaŭ min li volus konvinki pri la graveco de
la Internacia Lingvo.
Kial ĝuste min li volis konvinki, kiam ankaŭ mi mem estas esperantisto. Mi scias ĉi lingvo estas utila kaj facile, rapide ellernebla. Li devus konvinki la dubantojn kaj la malamikojn de Esperanto. Sed li nur parolis kaj parolis al mi. En liaj okuloj mi vidis la fajron de la kontenteco.
Jes ekzistas tiaj homoj. Ili estas la motoro de nia Esperanto Movado. Sen ili certe jam nia lingvo formortintus.
Ni ne koleru je ili, eĉ ilia kontenteco kaj senfina optimismo donu al ni forton. Ili helpas al ni venki la malfacilaĵojn kaj verŝas en nian koron esperon. Eble baldaŭ alvenos la tempo, kiam ankaŭ el ni iĝos tia kontenta esperantisto.