Iam, antaŭ multaj, multaj jaroj vivis naljuna virino kun sia filo.
La knabo faris nenion dum la tuta tago, li nur sidis antaŭ la domo sur benketo.
Pro li la maljuna virino malĝojis multe, ĉar ŝia knabo volis fari nenion.
-Se almenaŭ vi laborus ĉirkaŭ la domo, sed ĉion mi devas fari. Mi melkas la bovinon, mi fosas, pioĉas en la ĝardeno. Vi volas fari nenion. Mi ne apogos vin plu. Iru en la mondon por trovi la bonŝancon.
La pigra knabo vole nevole devis ekiri. Lia patrino bakis por li pogaĉon en la olda bakforno kaj diris al li:
-Ne revenu ĝis laboro ne estos trovita!
La knabo iris tri tagojn kaj tri noktojn senhalte, kiam la trian vesperon li atingis grandan metropolon ĉe la mondofino.
Longe li vagadis en la metropolo, sed ne komprenis la lingvon de la tieaj homoj.
Sur la stratoj kaj ĉie la homoj parolis iun strangan lingvon.
Li tre malsatiĝis kaj eniris restoracion. Li petis vespermanĝon de la kelnero, sed tiu ne komprenis lin. Li ne povis komprenigi, kion li volas. La kelnero alportis al li anstataŭ vespermanĝo gazeton. Vane li klarigis en sia propra lingvo, ke li volas manĝi, ĉar li estas malsata, la kelnero ne komprenis lin.
Kion li faru? - cerbumis la knabo elirante el la resporacio kun malplena stomako. En tiu ĉi metropolo li ne povos komprenigi sin. Kion fari? Li estis senkonsila.
Tiam neatendite renkontis blankbarban maljunulon, kiu demandis de li en konata lingvo:
-Ĉu Vi ne komprenas la homojn en tiu ĉi giganta metropolo?
La knabo kapjesis malgaje.
-Verdire antaŭ multaj jaroj tie ĉi oni parolis malsamajn lingvojn kaj pro tio ofte okazis lingvaj miskomprenoj. Sed venis viro Panolio kaj kreis por ni Novan Lingvon Peranton kaj ekde tio el la metropolo malaperis la lingvaj miskomprenoj kaj ĉiu komprenas la alian. Mi proponas al Vi, ankaŭ vi ellernu ĉi utilan lingvon kaj mi garantias al vi via vivo tuj ŝanĝiĝos.
La knabo akceptis la proponon de la bankbarbulo kaj en la sekva tago lingvo li komencis lerni la lingvon Peranton. Apenaŭ pasis kelke da monatoj li jam perfekte sciis ĝin, ĉar Peranto estas tre facila kaj logika lingvo. Baldaŭe li spertis la utilojn de la lingvoscio, ĉar per la helpo de Peranto li trovis laboron li ne havis lingvajn malfacilaĵojn. Dank' al Peranto li baldaŭ riĉiĝis, aĉetis domon kaj ankaŭ sian patrinon li venigis en la metropolon, kie ili feliĉe vivis ĝis la morto.