Mi estis ankoraŭ infano, kiam mi renkontiĝis kun Esperanto. Tiam mi sciis pri ĝi preskaŭ nenion. Ĝi estis hazarda renkontiĝo, kiel ĉio en la vivo. Se mi ne estus irinta al nia vilaĝa biblioteko, nun mi ne scius ĝin.
Ne mi elektis Esperanton. Laŭ mi ĝi elektis min.
Stange, ĉu ne? Sed tio estas la fakto.
De tiu ĉi tempo mia esperantistiĝo estis ne haltigebla.
Post tiu tago mi plurfoje ĉesis mian kontakton kun la Zamenhofa lingvo, sed ĉiufoje ĝi retiris, kaj ne lasis foriri. Io nevidebla forto tiris, eĉ tiregis min al ĝi. Iutage mi sentis mi estas katenita kaj mi ne povas liberiĝi de ĝia brakumo.
Eble nun vi pensas, ke mi plendas.
Ne amiko, mi ne plendas. Por mi ĉi lingvo estas ege grava. Ĝi difinas mian ĉiutagan vivon. Se mi vekiĝas mi tuj pensas pri ĝi esperante mi travivos tiun admirindan momenton, kiam ĝi vaste estos uzata kaj ĝi plifaciligas la homan kontakton sur ĉiu tereno.
Mi scias Esperanto havas malamikojn, kiuj tage kaj nokte klopodas forigi ĝin el la cerbo de la homoj. Tiuj ĉi homoj fabrikas stultajn argumentojn kontraŭ ĝi. Bedaŭrinde ilin kredas simplaj homoj kaj ili ne vidas la veran sencon de tiu ĉi grandioza lingvo.
Mi jam plurfoje decidis balaii el la kapoj tiujn multajn stultaĵojn kaj muĝante kriegi al ili: Esperanto estas por vi.
translate into English
Send a message
Search for a member
Raŝi says:
"Laŭ mi ĝi elektis min.". Mi iam, ie.... legis ke ekzistas agordo inter Esperanto kaj la animo de kelkaj personoj, pro tio ĝi kongruas al certa tipo de personoj kiuj havas nekomunajn karakterojn, ekzemple, respekto al alies kulturo, neagresemaj, ktp. Ĉu vi kredas je tio, Bela?
Ĉu estas ia energio en Esperanto kiu kongruas al eblaj elektontoj?
Jindriska says:
lusia says:
Konle says: