Onidire nun jam neniu povas ekzist sen fremda lingvoscio. Sur tiu ĉi tereno de la vivo oni bezonas la konon de kelkaj lingvoj. Kvazaŭ nia planedo estus fariĝinta pli malgranda, ol antaŭ jarcentoj. En la dudek unua jarcento ni povas ĉirkaŭflugi la terglobon dum kelkaj horoj. Vole nevole oni sentas la mankon de la lingvoscio. Centmiloj vojaĝas eksterlanden. Ĉiutagaj estas la komunikadoj kun homoj, kiuj parolas malsaman lingvon. Tial ofte okazas lingvaj miskomprenoj.
Do, antaŭ ni estas la demando, kiun lingvon ni elektu por komprenigi nin?
La adeptoj de la angla lingvo ĵuras, la unusola mondlingvo estas la angla. Ĝi jam disvastiĝis en la tuta mondo. En ĉiu lando multaj homoj parolas kaj uzas ĝin.
Eble ili pravas. Sed estas problemo, tiu ĉi lingvo apartenas al nacio, kies kulturo kaj politiko influas aliajn popolojn kaj kultursferoj. Danĝere estas ĝia unusola uzado por la interhoma komunikado.
Komprenble ankaŭ ĉe aliaj lingvoj la situacio estas simila.
Ni povas konstati: ne ekzistas nacia lingvo, kiun oni povus rekomendi sendanĝere, ĉar neniu lingvo estas sendependa. Ĉiu apartenas al iu nacio aŭ popolo.
Kio estas la solvo? Ĉu ni estas enfermitaj por ĉiam inter la murojn de la gepatra lingvo?
Kiu ne aŭdis pri la Zamenhofa lingvo, tiu certe nun dirus: jes kaj rezignante metas sian kapon sub jungon de iu mondlingvo. Laŭ tiuj ĉi homoj ne ekzistas pli bona solvo. Lerni lingvojn estas necese.
Por esperantistoj tiu ĉi jam ne estas demando. Ili jam enpaŝis miraklan mondon, kie la vivon ne malhelpas lingvaj miskomprenoj, ili egalrajte povas komuniki unu kun la alia. Per Esperanto la lingvoĥaoso solviĝus dum kelkaj jardekoj kaj la tuta terglobo verdiĝus. La loĝantaro de l’ Tero komprenus unu la alian. Nenies lingvo kaj kulturo estus subpremata.
Bela sonĝo, sed espereble ĝi ne estas utopio.
Send a message
Search for members
Bebson Hochfeld says:
Me ne komprenas la vorto "kluro".
Raŝi replies:
Bebson Hochfeld says:
O forsan a me ipsa: A szerelem vak. ?
Tamen: Ember tervez, Isten végez.
Raŝi says:
La solvo "Esperanto" estas ja la plej bona ĉar ĝi respektas ĉies kulturon.
Nuntempe, en mia studo pri edukado en la matematiko, oni sugestis min legi librojn skribitajn en la "angla", "franca", "itala" kaj "hispana". La abundeco de la lingvoj rilate al fakaj verkoj, estas unu el la elmontroj ke nur unu lingvo ne sufiĉas por plenigi la plitaŭgecon de la dezirojn de la lernantoj.
Kiam Esperanto estos abunde uzata en la tuta mondo, la ŝanĝoj de la konoj, spertoj kaj ideojn kontribuos por faciligi la homaj rilatoj en neigamebla skalo. Ĝis la proksima teksto Bela!!!
Raŝi edited this comment 8 weeks ago.
Béla Apáti Kovács says: