Béla Apáti Kovács Published on July 31, 2009
by Béla Apáti Kovács

Béla Apáti Kovács's blog

Browse posts
new Semajnaj pensoj 14 (Kial ni lernu lingvojn?)
Posted on November 21, 2009
4 comments (latest 5 days ago)
Semajnaj pensoj13 ( Se Esperanto estus disvastiĝinta)
Posted on November 2nd, 2009
1 comment (latest 3 weeks ago)
Semajnaj pensoj (12) Kiun lingvon elekti?
Posted on September 27, 2009
5 comments (latest 8 weeks ago)
Semajnaj pensoj 12 (Ŝtonero)
6 comments (latest 2 months ago)
Semajnaj pensoj 11 (Homo, kiu parolis ĉiun lingvon)
Posted on July 3rd, 2009
7 comments (latest 2 months ago)
Semajnaj pensoj (10) „Sunradioj”
Posted on June 16, 2009
3 comments (latest 2 months ago)
Semajnaj pensoj 09 ( NIFO/UFO )
Posted on May 29, 2009
3 comments (latest 5 months ago)
Semajnaj pensoj (08) Esperantisto
Posted on May 18, 2009
2 comments (latest 4 months ago)
Semajnaj pensoj (07) ( Savboato / lifeboat )
Posted on May 9, 2009
3 comments (latest 6 months ago)

More information

This post is public
All rights reserved
  1. 1 person added it to his favorites
  2. Read 263 times

Semajnaj pensoj 12 (Ŝtonero)

Friday July 31, 2009 at 03:07PM


Mi tenas en mia manplato malgrandan ŝtoneron. Ĝia koloro estas blanka. Ĝi estas malgranda ŝtonereto. De kie ĝi venis al mi? Ĝin mi trovis inter multaj ŝtoneroj.

Ne demandu kial ĝi estis elektita el miloj da ŝtoneroj. Ja tie estis ankoraŭ multegaj similaj. Tamen mi elektis tiun ĉi etan ŝtoneron.

Mi rigardas ĝin revante kaj mi ekprovas imagi kie ĝi estis antaŭ jarcentoj aŭ jarmiloj kaj tiu ĉi eta, eta ŝtonereto kion ĝi vidis el la mondo.

Ho, se ĝi povus rakonti, tiam certe li malkaŝus al mi multe da interesaj aferoj. Eble ĝi vidis reĝojn aŭ generalojn kaj ĝi travivis gravajn historiajn eventojn.

Mi scias bone, mia ŝtonero jam ekzistis dum la dua mondmilito, eĉ travivis ankaŭ la teruraĵojn de la unua hombŭcado. Tiom da tempo estas tro mallonga en la vivo de tia ŝtonero, kaj nun mi povas reiri en la tempon. Eble la ŝtonero kiun mi tenas en mia manplato, jam estis ie ankaŭ tiam, kiam la prahomo luktis por sia vivo kaj neniu sciis, kien evoluas la homa gento. Ankoraŭ neniu sciis, ĉu homaro estos kapabla flugi al Luno aŭ konkeri la universon.

Nur nun mi vidas, ke mi estas pli malgranda, ol tiu ĉi eta ŝtonero. Ni homoj estas nur polveroj en la granda maŝino de la universo.

Ŝtonero estu salutate! Mi petegas montru al ni la ĝustan vojon!

6 Comments / add your comment?

Karulo (Karles) * says:
Bela kaj interesa meditado, ĉefe pensante ke la homa korpo konsistas el atomoj neniel diferencaj al tiuj de la ŝtonero, eĉ pli, povus esti ke la mineraloj de nia korpo ankau ĉeestis eventojn disde la pratempo...
Posted 3 months ago. ( permalink )
César Dorneles says:
"En la Naturo nenion oni kreas, ..."
Posted 3 months ago. ( permalink )
Maria Zarębska says:
Hm...belega pensado:-)
Posted 3 months ago. ( permalink / translate )
Sebá says:
Dankon Béla! Tiuj vortoj pensigas nin pri nia natura kaj historia kondiĉo.
Posted 3 months ago. ( permalink )
Raŝi says:
Belega! :-)
Posted 2 months ago. ( permalink )
Jakvopro says:
Tre plaĉa penso amiko mia.
Posted 2 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...