Béla Apáti Kovács Published on July 3rd, 2009
by Béla Apáti Kovács

Béla Apáti Kovács's blog

Browse posts
Semajnaj pensoj13 ( Se Esperanto estus disvastiĝinta)
Posted on November 2nd, 2009
1 comment (latest 8 days ago)
Semajnaj pensoj (12) Kiun lingvon elekti?
Posted on September 27, 2009
5 comments (latest 6 weeks ago)
Semajnaj pensoj 12 (Ŝtonero)
Posted on July 31, 2009
6 comments (latest 8 weeks ago)
Semajnaj pensoj 11 (Homo, kiu parolis ĉiun lingvon)
7 comments (latest 8 weeks ago)
Semajnaj pensoj (10) „Sunradioj”
Posted on June 16, 2009
3 comments (latest 8 weeks ago)
Semajnaj pensoj 09 ( NIFO/UFO )
Posted on May 29, 2009
3 comments (latest 5 months ago)
Semajnaj pensoj (08) Esperantisto
Posted on May 18, 2009
2 comments (latest 3 months ago)
Semajnaj pensoj (07) ( Savboato / lifeboat )
Posted on May 9, 2009
3 comments (latest 5 months ago)
Semajnaj pensoj 06 ( Artefarita lingvo)
Posted on April 27, 2009
4 comments (latest 6 months ago)

More information

This post is public
All rights reserved
  1. Read 239 times

Semajnaj pensoj 11 (Homo, kiu parolis ĉiun lingvon)

Friday July 3rd, 2009 at 09:26PM


Hieraŭ mi renkontiĝis kun viro, kiu parolis ĉiun lingvon ekzistantan. En laproksima parkol i fanfaronis pri sia scio. La ĉeestantoj mire rigardis kaj aŭskultis lin. Apud mi maljunulino rimarkis:

-Feliĉulo. Junaĝe ankaŭ mi lernis kelke da lingvoj. La lingvolernado estas malfacila laboro. Mi ne komprenas, kiel li povis ellerni tiom da lingvoj.

-Estas talentuloj, kiuj dum tagoj, aŭ semajnoj estas kapablaj ellerni lingvon – aldonis iu malantaŭ ni.

-Ĉu vi scias kiom da lingvoj ekzistas sur la terglobo? – demandis la maljunulino.

-Hm?

-Pli ol tri mil. Mi ne kredas, ke oni estas kapabla ellerni ĉiom da lingvoj. Certe li mensogas.

-Li ŝajnas simpatia kaj kredebla homo. Kiu povus kontroli, kel i diras veron?

-Mi dubas. Eble krom la gepatra lingvo li scias neniun.

-Mi devus ekzamenigi lin por ke ni eksciula veron.

Tiam la maljunulino diris al la fanfaranto:

-Ni deziras ekzamenigi vin, sinjoro.

La viro surpiziĝis kaj lia vango ruĝiĝis.

-Tre volonte, sed nun la tempo ne estas aktuala. Mi ne havas tempon. Mi devas rapidi, sed eble venontfoje se ni estos renkontiĝantaj. Do, ĝis….! Baldaŭe mi staros je via dispono, sed nun mi devas foriri.

Ni restis tie triope sen la viro parolanta ĉiun ekzistantan lingvon de la terglobo. Plurfoje mi ne vidis lin. Eble mi nur sonĝis la tutan, ĉar laŭ mi ankoraŭ ne naskiĝis tia homo, kiu povus ellerni pli ol tri mil lingvojn.

Nur post monatoj mi eksciis, eble tio ne estas fantastaĵo, se oni ellernas la Zamenhofan lingvon, ĉar tiam oni estas komprenata ĉie en la tuta mondo.

7 Comments / add your comment?

Stelo says:
Kia revulo vi estas, kara Bela... :)
Posted 4 months ago. ( permalink )
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Balázs) says:
Ĝi estas tre agrabla teksto kaj instrua, edifa!

Korektinde:


Mi devus ekzameni lin...................eksciu la...
Mi devus ekzamenigi lin por ke ni eksciula veron.

Vizsgázik: ekzameniĝi
vizsgáztat, megvizsgál, vzizsgál: ekzameni

*Ekzameni* - eleve tárgyas ige (ĝi estas transitiva verbo)


Plian fojon mi ne vidis lin.

??*Plurfoje* mi ne vidis lin.


*Plurfoje* havas alian sifnigon ('több alkalommal is, többször), hungare la afero
estas "homonima".


Oni devas bone kompreni, ke hungara *több* ne ĉiam signifas *pli multe*;
sed kiam ĝi signifas pli multe, tiam oni ne povas diri esperante *plur-*
*Pli multe* "komparas* : pli multe o l....
*Pluraj*... ne kopmparas.... (gixa senco estas preskaŭ "mal-unu*)

Memkompreneble, ia praa ligo ekzistas inter tiuj aferoj, tamen la hungara plursenceco de
*több* ne validas por la Esperanta *plur*. (...nek por la Esperanta pli multe ol..)


dum tagoj, aŭ semajnoj - pli klare esprimas rezultatingon esprimoj kun *en*:
en kelkaj tagoj aŭ semajnoj
ene de kelkaj tagoj aŭ semajnoj

Baldaŭe - ĝi estas en ordo, principe, sed tute sufiĉus *baldaŭ*



Amike kaj pardonpete

Blazio
Posted 3 months ago. ( permalink )
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Balázs) edited this comment 3 months ago.
Philippe Pelinski says:
Estas la vero, kiam ni lernas E-o ni estas kapablaj paroli ĉiun lingvo el la Terglobo.
Posted 3 months ago. ( permalink )
Steleta says:
Neniu havas povon ellerni ĉiujn lingvojn de nia terglobo, sed ĉiuj havas povon renkontiĝi kun aliaj nacioj. Esperanto povas interkomunigi nin ne nur en la lingvo, sed ankaǔ en la koro. Via penso povas helpi nin pliklare koni tion.
Posted 3 months ago. ( permalink )
Béla Apáti Kovács says:
Mi dankas Viajn alparolojn
Posted 3 months ago. ( permalink )
Jacek says:
Tre bela rakonto, gratulon!
Posted 3 months ago. ( permalink / translate )
Raŝi says:
Tie ĉi en Brazilo ankaŭ estis ulo kiu diradis "mi parolas pli ol 50 lingvojn". Poste multe da partoprenoj en ĵurnaloj, radioj, tv, ktp, unu el la televida programo invitis personon el Ĉinio por babili kun la "kapaplulo" kaj oni eltrovis ke la fanfaronulo ne sukecesis konversacii en unu el siaj "pli ol 50ª" lingvoj.
Ekzistas personoj ke, nur por ke li scias peti sandiviĉon en alia lingvo, li diras ke sicpovas paroli ĝin.
En Esperanto, ni povas manĝi, kalkuli, mezuri, pensi, elparoli, dormi, seksumi, verki, interkompreni, filozofi, silenti, senti, ami, ktp. La tempo alportos sukceson al niajn streboj!
Ĝis la venonta fojo Béla!
Posted 8 weeks ago. ( permalink )
Raŝi edited this comment 8 weeks ago.

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...