Béla Apáti Kovács Published on May 18, 2009
by Béla Apáti Kovács

Béla Apáti Kovács's blog

Browse posts
Semajnaj pensoj 12 (Ŝtonero)
Posted on July 31, 2009
6 comments (latest 2 months ago)
Semajnaj pensoj 11 (Homo, kiu parolis ĉiun lingvon)
Posted on July 3rd, 2009
7 comments (latest 2 months ago)
Semajnaj pensoj (10) „Sunradioj”
Posted on June 16, 2009
3 comments (latest 2 months ago)
Semajnaj pensoj 09 ( NIFO/UFO )
Posted on May 29, 2009
3 comments (latest 5 months ago)
Semajnaj pensoj (08) Esperantisto
2 comments (latest 4 months ago)
Semajnaj pensoj (07) ( Savboato / lifeboat )
Posted on May 9, 2009
3 comments (latest 6 months ago)
Semajnaj pensoj 06 ( Artefarita lingvo)
Posted on April 27, 2009
4 comments (latest 6 months ago)
Semajnaj pensoj (05) La utila Esperanto
Posted on April 13, 2009
2 comments (latest 7 months ago)
Semajnaj pensoj 04 (Helplingvo)
Posted on March 25, 2009
7 comments (latest 6 months ago)

More information

This post is public
All rights reserved
  1. Read 177 times

Semajnaj pensoj (08) Esperantisto

Monday May 18, 2009 at 09:00PM


Hieraŭ mi renkontiĝis kun esperantisto. En la unua momento li tiel aspektis, kiel ĉiu homo. Li havis manojn, piedojn, eĉ ankaŭ lia kapo estis ĉiutaga. Nenia strangaĵo estis, kio perfidus lian esperantistecon. Multaj homoj certe ne kredus tion. Oni pensas, esperantisto estas strangulo, kiel NIFO-ano aŭ io simila. Sed tiu ĉi esperantisto vivas sur la olda terglobo kaj ĉiutage li iras al sia laborejo, li tagmanĝas en la proksima restoracio kaj mi certas scias, matene li legas gazeton kaj vespere en amika rondeto trinkas kruĉon da biero.

Tamen io estas, kio diras: li estas esperantisto. Tio io loĝas en la koro kaj ĝi pelas lin disvastigi la movadon. Se li ekvidas la flagon de esperantistoj, tiu ĉi ulo tuj eksaltas kaj komencas oratori pri la interna ideo.

Ĉu tio estas bona?

Eble. Ĉar esperantisto estas pacema homo. Li volas mondpacon, fratecon kun ĉiu homo, estu tiu nigrulo, flavulo aŭ blankulo. (Ni ne forgesu esperantistoj estas verduloj!)

Ĉi esperantisto estas bonintenca homo kaj lin ne interesas, se li estas primokita. Ofte mi aŭdis mokan rimarkon kaj poste cinikan ridon: li estas esperantisto. La alia tuj ridaĉas kaj diras: El kiu planedo li alvenis?

Ĉu vere esperantisto estas ridinda homspeco? Kial oni pensas pri li tion?

Laŭ mi, esperantisto ne estas la pasinto, eĉ li estas la estonto, kiu montras al ni la sekvindan vojon.

2 Comments / add your comment?

V I Z I László* says:
Kara Amiko!

Mi proponas uzi daŭre tiajn literojn, kiajn vi uzis en la pli frua artikolo, ĉar tiu teksto aspektas pli bele. Kopiu ĉiujn karakterizaĵojn: grandecon, tipon, koloron, sed la distanco inter la lineoj povus esti iom pli granda.

Esperantisteco kompreneble estas nur unu eco de iu ajn, do ankaŭ esperantistoj povas grave diferenci. Bedaŭrinde estas ne malmultaj, kiuj la internan ideon malrespektas.
Posted 6 months ago. ( permalink )
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Balázs) says:
Ĉi esperantisto estas bonintenca homo kaj lin ne interesas, se li estas primokita


Eble vi prefere celis: se li estas primokata (iam ajn, tio validas pri antaŭ tempo, nuno,
postnuna tempo.


Mi estis primokita, kaj mi foriris de tie. (UNu, konkreta okazo. Pli fura moko, posta foriro).
Mi ofte estis primokata.
Mi ofte estas primokata

Ankau mi esperas pri progreso de Esperanto, kvankam mi ofte travivas pesimismajn
periodetojn.
Posted 4 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...