Béla Apáti Kovács Published on May 9, 2009
by Béla Apáti Kovács

Béla Apáti Kovács's blog

Browse posts
Semajnaj pensoj 11 (Homo, kiu parolis ĉiun lingvon)
Posted on July 3rd, 2009
7 comments (latest 2 months ago)
Semajnaj pensoj (10) „Sunradioj”
Posted on June 16, 2009
3 comments (latest 2 months ago)
Semajnaj pensoj 09 ( NIFO/UFO )
Posted on May 29, 2009
3 comments (latest 5 months ago)
Semajnaj pensoj (08) Esperantisto
Posted on May 18, 2009
2 comments (latest 4 months ago)
Semajnaj pensoj (07) ( Savboato / lifeboat )
3 comments (latest 6 months ago)
Semajnaj pensoj 06 ( Artefarita lingvo)
Posted on April 27, 2009
4 comments (latest 6 months ago)
Semajnaj pensoj (05) La utila Esperanto
Posted on April 13, 2009
2 comments (latest 7 months ago)
Semajnaj pensoj 04 (Helplingvo)
Posted on March 25, 2009
7 comments (latest 6 months ago)
Semajnaj pensoj (03) Diskuto
Posted on March 20, 2009
3 comments (latest 8 months ago)

More information

This post is public
All rights reserved
  1. 1 person added it to his favorites
  2. Read 220 times

Semajnaj pensoj (07) ( Savboato / lifeboat )

Saturday May 9, 2009 at 12:55PM


Semajnaj pensoj

( Savboato / lifeboat )

Boato
Boato



Deseda
Deseda



Proksime al la urbo Kaposvár estas artefarita lago. Antaŭ jardekoj ĝi estiĝis kaj ekde tio ĝi estas ŝatata ekskursejo kaj fiŝkaptistejo de la kapoŝvaranoj. En la someraj monatoj multaj homoj vizitas ĝian plaĝon por baniĝi kaj sunumi. La belega pejzaĝo kun montetoj kovritaj de pitoreskaj arbaroj ravas la turistojn kaj ripozantojn.

Antaŭ nelonge perpicikle mi ekskursis tien farante kelke da fotoj, kiujn mi nun aldonas al mia verkaĵo. Promenante sur la lagobordo miajn okulojn ekpikis savboato. Nu, ĝi ne estus strangaĵo sur lago, ja ĉie sur ĉiu lago en la mondo oni povas vidi similan akvoveturilon. Kie oni baniĝas, naĝas kaj boatumas, tie laŭleĝe estas necesa starigi tian bazon por savi la vivon, se hazarde okazas akcidento.

Sed tio jam estis stranga por mi, sur la savboaton estis skribite nur angle: LIFEBOAT.

Por kiu? Tiun ĉi lagon grandparte vizitadas nur hungaroj. Eksterlandanon malmultas eĉ en la plej varmaj monatoj. Se tamen oni renkontiĝas kun ili, tiam ili venas kun siaj hungaraj geamikoj.

Mi timas la hungaran lingvon. Eble hodiaŭ nur sur tiu ĉi boato estis anglolingva teksto, sed alvenos tago, kiam la hungaraj vortoj malaperas de sur niaj stratoj, kaj ĉie oni trovos nur fremdajn vortojn. Malrapide la okuloj kaj oreloj alkutimiĝas ilin. Fine ni mem estos la ekzekutisto de la hungara lingvo.

Ni ne atendu tiun ĉi tagon! Ne hontu uzi nian belegan lingvon, ĉar eble ankaŭ la eksterlandanoj prefere renkontas hungaran lingvon, ol ian uniformitan anglan lingvaĉon.



( Per la angla lingvaĉo mi ne deziras insulti la angle parolantojn, ĉefe ne la anglojn, sed dum la lastaj jardekoj mi ofte spertis, ke kelkaj samsandanoj miaj, kiom kripligas la belegan lingvon de Ŝekspiro.)

3 Comments / add your comment?

V I Z I László* says:
La savboato verŝajne estis aĉetita eksterlande, kaj oni ne volis elspezi por ŝanĝi la surskribon. Sed fakte ĝena afero.
Posted 6 months ago. ( permalink )
Bebson Hochfeld says:
> Mi timas la hungaran lingvon.
Me ne komprenas ca frazo. Forsan olu povas esar ....
> Mi timas ke la Hungara lingvo povus mal'aperi. , ka NO?
Tamen la granda Hungara linguo jame* des'aparos. Me esas certa pri to.
Pro ke la Hungara linguo posedas la muziko lingual multe valoroza......

Sincere vua, Bebson HOCHFELD, cigan'atra Stradivarius'isto sur la tekto ....
Posted 6 months ago. ( permalink )
V I Z I László* replies:
Kara Bebson! Mi ne tute komprenas viajn vortojn, sed preskaŭ. Kiun lingvon vi parolas? Ĉu IDO? Idistoj ofte parolas Esperanton.

Certe vi ne "timas la hungaran lingvon" sed vi "timas pri la hungara lingvo".

Dankon, pro via laŭdo al la hungara lingvo!

Amike: László
Posted 6 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...