Esperanto!? Ĝi estas artefarita lingvo. Tamen nun ĝi jam fariĝis la plej nova branĉo de la homaj lingvoj.
Precize oni ne scias, kiom da homoj uzas kaj parolas ĝin. Estus bone kredi, iutage ĝin oni uzos, kiel nian duan gepatran lingvon. En la tuta mondo ĉie per Esperanto oni povos komprenigi sin kaj falos la lingvaj bariloj.
Multaj aferoj malhelpas ĝian disvastiĝon. En la unua loko estas la homa stulteco.
Jes, la stultaj homoj povas kaŭzi grandan domaĝon por la Internacia lingvo. Mi ne komprenas, kial oni elektas pli malfacile ellerneblan lingvon, kiam ankaŭ per la Zamenhofa lingvo oni povus komuniki tute same, kiel per mondlingvoj. Krome tiu ĉi lingvo estas neŭtrala. Ĝi apartenas al neniu nacio aŭ popolo.
Mi ne konas homon, kiu perfekte povintus ellerni fremdan lingvon, malgraŭ tio, ke li lernis ĝin jarojn, kaj jardekojn. Kiu asertas, ke mi jam perfekte scias iun lingvon, tiu mesogas, ĉar ni ne scias eĉ nian gepatran lingvon senerare.
Do, mondo krias por Esperanto, tamen el ni nur malmultaj aŭdas ĉi vokvorton kaj multaj niaj homfratoj indiferente iras preter nia kara lingvo.
Kio devus okazi, ke Esperanto estu akceptita unuanime, kiel pontolingvo por la homaro?
Send a message
Search for members
Avro says:
Multajn sekvajn, pli pozitivajn, pripensojn!
Mike59pro says:
Andrés ... says:
Se vi volas scii pli pri mia opinio pri Esperanto legu mian blogon :) "Esperanto batalas en mi".
Kaj mi ne konsentas kun vi kiam vi diru: "Ĝi apartenas al neniu nacio aŭ popolo" tio signifus ke aliaj lingvoj APARTENU, kaj mi ne pensas tiel ... Kial vi diris tion?
Hispana ne apartenas al neniu, LINGVOJ ESTAS PARTO DE LA KULTURO! ESTAS PARTO EL NI KAJ NIA KREDAĴOJ.
Pro tio kaj aliaj aferoj mi ne konsentas kun esperabto 100%.
Salutojn el Kolombio :)
ĝis (se mi missrkibis, pardonu mi estas komencanto)
Jindriska says:
Jindřiška