La ardaj someraj tagoj forpasis kaj la hirundoj forflugis suden sercante varman regionon. Ankoraŭ la printempo estas malproksime ĝis ili revenos.

Sur la pejzaĝo sidas griza nebulo kaj envolvas ĉion.

La arbaroj mutiĝis. La birdetoj sidaĉas tremante sur la arbobranĉoj pro malvarmo kaj ili rememoras pri la gaja somero.

Ankaŭ la aŭtuno havas ĉarmon. Ĝi ĉiufoje ravas min. Tiuj ĉi grizaj tagoj vekas en mi neĉiutagajn pensojn. Mi ŝatas la melankolion de la aŭtuno. La koloroj de la arbaroj estas admirindaj. Ankaŭ aŭtune ofte brilas suno donante iom da varmo por la homo kaj sunradioj gaje ludas per la sekaj, flavaj folioj.

Por mi la aŭtuno estas ne nur trankvilo kaj silento, sed la odoro de la maturiĝo, kio estas sentebla nur en tiu ĉi sezono.

Do, mi ŝatas la aŭtunon, ĉar ĝi vekas en mi nostalgion pri la forpasintaj jaroj.