Béla Apáti Kovács Published on October 23, 2008
by Béla Apáti Kovács

Béla Apáti Kovács's blog

Browse posts
Pensoj pri Esperanto
Posted on January 17, 2009
8 comments (latest 7 months ago)
La monto
Posted on December 14, 2008
2 comments (latest 11 months ago)
Vesperto
Posted on November 27, 2008
8 comments (latest 7 months ago)
Nebula aŭtuno
Posted on November 15, 2008
1 comment (latest 13 months ago)
Esperanto por ni
6 comments (latest 14 months ago)
Aŭtunaj pensoj
Posted on September 25, 2008
4 comments (latest 14 months ago)
Esperanto estas atakata
Posted on September 3rd, 2008
7 comments (latest 15 months ago)
Meditado
Posted on August 28, 2008
3 comments (latest 15 months ago)
Kial mi fariĝis esperantisto?
Posted on August 21, 2008
6 comments (latest 15 months ago)

More information

This post is public
All rights reserved
  1. 2 people added it to their favorites
  2. Read 482 times

Esperanto por ni

Thursday October 23, 2008 at 07:31PM


Multaj homoj ne komprenas, kial lerni Esperanton? Laŭ ili ellerni nacian lingvon estas pli utile. Ja, la Zamenhofa lingvo ankoraŭ ne estas disvastiĝinta. La mondlingvojn parolas pli multe da homoj, krome ilin oni uzas sur ĉiu tereno ĉie.

Tiujn homojn konvinki estas tre malfacile. Verdire nur malmultaj povas diri pri si, ke mi bonege regas fremdajn lingvojn.

Nun jam ne sufiĉas scii kelke da vortoj kaj esprimoj. Kiu ne povas kaj scias komuniki en diversaj fremdlingvoj, tiu estas nur duagrada civitano kaj ĉiu pordo fermiĝas

Aliflanke estas maljuste, kies lingvo estas universale uzata en internaciaj rilatoj, tiu ricevas pli grandan privilegon kaj fariĝas la gvidanto de la homamasoj. Se ne okazos ŝanĝiĝo, tiam estos popoltavoloj, kiuj estos subpremataj lingve kaj kulture. Tiuj ĉi landoj estos la servutuloj de la grandaj popoloj, kies lingvo estas vaste uzata.

Kio estas la solvo?

La homaro bezonas lingvon, kiu estas neŭtrala, facile ellernebla kaj ĝin ĉiu homo devos lerni.

Kial ĝi estas necesa?

La respondo estas simpla kaj logika. Ŝe ĉiu devas lerni neŭtralan lingvon, tiam la loĝantoj de la terglobo egalrajte povos starti en tiu ĉi giganta konkurso.

Estus laŭdinde, se ĉiu ŝtato rekonus, Esperanto povus plenumi tiun ĉi rolon kaj per ĝi pliproksimiĝi al la plena interkompreniĝo. Se ni trovos la komunan vorton, tiam espereble falos la lingvaj muroj.

6 Comments / add your comment?

Mike59pro says:
Mi tute samopinias kun vi, kara Béla! Vivu Esperanto! :-)
Posted 14 months ago. ( permalink )
Elbertinumpro says:
Kara Bela - vi pravas - mi estas 76 jaroj - sed mi lernas esperanto - constante -
Posted 14 months ago. ( permalink )
Mike59pro replies:
GRATULON kara Elbertinum!!! Vi tute pravas lerni!!! :-)
Posted 14 months ago. ( permalink )
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Balázs) says:
privilegon - privilegion

Mi tamen prefere diruas: se ĉiu havus la eblon kaj facile alireblajn, bonajn kondiĉojn por lerni
....

Aŭ cŭ vere oni diru, ke ono devu lerni Esperanton?
Jes, ia organizado estas necesa, sed ĉu vere devigo?

Amike demandas

Blazio
Posted 14 months ago. ( permalink )
Odamir says:
Vi pravegas Béla!
Ankaŭ mi pensas ke Esperanto estas utila ilo por la interkompreniĝo de la popoloj, ĝi estas simpla kaj sia baza strukturo estas facila, tamen por esti klera esperantisto oni devas ĉiam studi, pro tio mi sentas ke mi vere ne estas komencanto, sed eterna lernanto!!:-))
Posted 14 months ago. ( permalink )
Mondocivitano says:
Kara Béla kaj aliaj gekaraj legantoj ĉu vi antaŭ dudek da jaroj imagis reton (tutmondan), kie pli ol mil da esperantistoj kunbabilas, parolas, skribas, muzikas, fotografiias, filmas, akordas, malakordas,(sam- kaj malsamopinias) tutesperante? Antaŭ ia sonĝo kaj hodiaŭ tutreala! Ni faras parton je ĉi tian Historio! Antaŭen!
Posted 14 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | Svensk ny | More...