Kia estus la mondo sen Esperanto?
Onidire neniu rimarkus ĝian mankon. Ja, la Zamenhofa lingvo ankoraŭ ne estas vaste disvastiĝinta.
Sed por mi ĝi estus granda manko, ĉar mi jam ne povas ekzisti sen ĝi. Esperanto estas pordo, eĉ pordego al la mondo.
Ĝi helpis trovi al mi geamikojn kaj pere de Esperanto malfermiĝis la tuthomara scio kaj ĝi donis al mi multe da belo.
Kial mi ŝatas tiun ĉi lingvon?
Efektive mi ne scias. La vera kaŭzone estas konata por mi. Komence tial ĝi plaĉis al mi, ĉar ĝi estis ellernebla pli facile ol aliaj lingvoj, kiuj estis instruitaj devigite en la lernejo. En la bazlernejo mi ankoraŭ lernis la rusan lingvon. La tiama lingvoinstruado estis mizera. Dum la lingvohoroj ni devis lerni pri Lenin kaj similaj, sed ni ne sciis, kiel peti en la rusa lingvo glason da akvo. Por mi Esperanto estis tute alia. Ankoraŭ infanaĝe mi ekkonis Esperanton. Tuj ĝi ekplaĉis al mi.
Kial?
Ĉar ĝia gramatiko estis simpla kaj logika. La vortotrezoro estis internacia. Mi rapide povis lerni ĝin, pli rapide kaj pli efike, ol la rusan lingvon. Tiam ankoraŭ mi sciis pri ĝi malmulte, sed mi sentis, tiu ĉi lingvo estas alia. Ĝi donas al mi ion, kion la naciaj lingvoj ne povas.
Jes mi ofte estis primokita pro Esperanto. Ne gravas.Nun jam min ne ĝenas la ridoj de la homoj. Mi scias ili priridas sin. El ili multaj ekprovis konvinki min pri la malutiloj de la Internacia Lingvo kaj instigis lerni iun „valoran” lingvon.
Ofte mi demandas de mi: kial?
Ĉu por tio, ke eksterlande en hoteloj la pordisto povu kompreni min pli facile? Ne. Ili laboru por mia mono. Ili lernu mian lingvon, se ili bezonas mian monon. Kompreneble ne nur prola hotelpordistoj oni lernas lingvojn. Oni deziras ankaŭ babili kun la tieaj homoj aŭ la lingvo scio estas bezonata por la laboro.
Sed oni ne povas ellerni ĉiun ekzistantan lingvon. La mondo bezonas helplingvon por ĉiu neŭtralan, logikan kaj facile ellerneblan.
Ĉu tion nacia lingvo povas plenumi?
Laŭ mi ne.
Vane oni klopodas pruvadi, ke ekzistas du, tri lingvoj, kiuj povus fariĝi montolingvo, ili pro diversaj kaŭzoj neniam okupas tiun ĉi lokon.
Do,fine mi pensas,mia elekto estis ĝusta kaj iam alvenos la tago,kiam Esperanto ludos pli grandan rolon en la internacia komunikado.