Erzsébet Tuboly Published on February 16, 2009
by Erzsébet Tuboly

Erzsébet Tuboly's blog

Browse posts
nur ludo :-)
Posted on August 28, 2009
16 comments (latest 2 days ago)
Hajkoj pri sunfloro
Posted on July 22, 2009
24 comments (latest 8 weeks ago)
Hajkoj kaj floroj
Posted on June 30, 2009
8 comments (latest 2 weeks ago)
Populara kanto en Hungario
Posted on March 4, 2009
10 comments (latest 4 weeks ago)
Guantanamera lau hungara klimato kaj vetero-rilatoj
14 comments (latest 4 months ago)
Vojerariĝanta supre
Posted on February 9, 2009
5 comments (latest 7 months ago)
Du hajkoj
Posted on January 18, 2009
9 comments (latest 4 weeks ago)
Kiel vivi ?
Posted on January 18, 2009
10 comments (latest 9 months ago)
Simpla ŝerco
Posted on January 17, 2009
6 comments (latest 9 months ago)

More information

This post is public
All rights reserved
  1. 1 person added it to his favorites
  2. Read 1 867 times

Guantanamera lau hungara klimato kaj vetero-rilatoj

Monday February 16, 2009 at 08:58PM

Guantanamera



Ĉi tie palmoj ne estas

Sur kampoj vinberoj kreskas

Ĉi tie palmoj ne estas

Sur kampoj vinberoj kreskas

Kaj oni kantas pri vino

Bonega kampara vino

Kampara vino kaj bela kamparanino

Kampara vino bonega kampara vino





La kantoj spiras odoron

De bona kampara vino

La kantoj spiras odoron

De bona kampara vino

Bonega kampara vino

Ĝojiga ne nur por viro

Kampara vino kaj bela kamparanino

Kampara vino bonega kampara vino



Ni disdividus ĉi vinon

Kun la soifa homaro

Ni disdividus la vinon

Kun la soifa homaro

Ĉar de la vino kampara

Iĝus ĝi sana kaj gaja

Kampara vino kaj bela kamparanino

Kampara vino bonega kampara vino



14 Comments / add your comment?

Béla Apáti Kovács says:
Tre tre placxas al mi Via poemo. Gratulon!
Amike Béla
Posted 22 months ago. ( permalink )
Anjo says:
Elizabet, Gratulon al vi! Mi provis zumzumi la melodion al tiu chi teksto kaj ghi estas bone kantebla.
Amike, Anjo
Posted 22 months ago. ( permalink )
Imre Szabo says:
Mi sentas la etoson kaj bukedon de vino sur la gingivo! Dankon.
Posted 22 months ago. ( permalink )
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Balázs) says:
Ankau al mi tre placxas via versio de Guantanamera. Placxas viaj fotoj
(inter ili kun konataj lokoj por mi) kaj via hungarlingva hajko.

fodros víztükör
alól ráncosképű hold
nézi múlt-arcát


Cxu nova versio de Sxtuparo aperos iam, denove
kun via partoprenmo? Interese, tie oni sukcesis montri harmoniaj la tendencojn
de la Esperanto-vivo, kiuj (cxu nuntempe nur?)
akrete konfliktadas inter si.

Bone, ne pensu, ke mi nepre volas movadon absolute
senkonfliktan..., eble gxi estus malagrable teda, kiu scias...?..

Amike

Blazio
Posted 22 months ago. ( permalink )
Lars Sözüerpro says:
Bone farita nova versio!

Mi kantaĉadis '... por kanti stultajn korkaaantojn / per mia voĉo mizera'.
Posted 22 months ago. ( permalink )
Erzsébet Tuboly says:
Lau rakonto de kubano ĉi melodio origine estis en la radioelsendo por KANTI novaĵojn ordigitajn en rimojn :-). Imagu! En Europo iĝis konata la teksto de kuba poeto José Martí.
Posted 22 months ago. ( permalink )
Jomo Ipfelkofer says:
Mi tre ŝatas Kubon, José Martí kaj la konatan kanton. Kaj plaĉas al mi via traduko.
Posted 22 months ago. ( permalink )
Vladimír Türk*pro says:
Ankaŭ al mi tre plaĉas via traduko. Mi mem provas esperantigi ĉeĥlingvajn kantojn, do mi scias, kiel malfacile estas krei glite kanteblan tekston.
Posted 20 months ago. ( permalink )
Sulko says:
La versoj estas tiom kanteblaj - ke mi "audis" la kanton dum mi legis la versojn. Ne estas multaj poemoj tiom plachaj al mi.
Posted 10 months ago. ( permalink )
Erzsébet Tuboly replies:
Koran dankon Bora! Mi ŝatas tiun kanton, do nepre mi devis adapti al hungaraj rilatoj :-)
Posted 10 months ago. ( permalink )
Jovan says:
Bone rimas, gratulon Erszi.
Posted 8 months ago. ( permalink / translate )
Laslo Kovacs says:
Genia poemo!
Posted 8 months ago. ( permalink / translate )
Parisoserk says:
Ankaŭ al mi ĝi tre plaĉas. Gratulon.
Posted 7 months ago. ( permalink )
Alno says:
Mi tutkore aliĝas al la multaj favoraj pritaksoj de via traduko. Ĉarma versio de Guantanmera. Tamen, laŭ mi, ĝi havas hungaran karakteron kaj rememorigas min pri iam gustumita en via lando bongustega orkolora Tokai kaj la belo de via lando.
Posted 4 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...