*

Policanedzino kuŝas kun sia amato en la lito. Subite aŭdiĝas ŝlosiltintado.



- Dio mia! Mia edzo hejmenvenis. Kaŝiĝu kara mia malantaŭ la televidilon, dum mi vokos lin en la kuirejon, kaj vi povos kaŝiri.

La edzo tuj enkuras la ĉambron, enŝaltas televidilon, kaj komencas rigardi matĉon

La edzino vokas lin en la kuirejon:

- Venu kara! La vespermanĝo pretiĝis.

- Poste mi iros, mi rigardas nun la matĉon.

Kion fari, la edzino iras en la kuirejon, prenas kruĉon kaj ĵetas ĝin sur la plankon espere, ke je la bruo la edzo elvenos. Sed ve, la kruĉo ne rompiĝis sed resaltis en sian manon. Ŝi kuregas en la ĉambron kaj rakontas al la edzo:

- Imagu, kio okazis! Mi volis porti kruĉon da biero por vi, la kruĉo falinta sur la plankon ne rompiĝis, sed resaltis en mian manon.

- Tio estas nenio! Mi spektas la matĉon, kaj vidas, ke oni eligis malregulantan ludanton, kaj imagu, ĵus li preteriris min.





*

Karega Feino renkontiĝas kun policano:



- Saluton policano! Mi plenumos unu deziron vian. Kion vi deziras?

- Bonan tagon!



*

Karega Feino renkontiĝas kun policano:

- Saluton policano! Hodiaŭ vi festas la kvardekan naskiĝtagon, pro tio vi povas peti ion de mi.

- Mi petas vian identigan karton!



*

La edzineto de policano dum la nuptonokto konfesas:

- Kara mia, mi jam havis viron antaŭe.



- Tute ne gravas, mia floreto, ankaŭ mi

*

Malica fabeleto

Vivis iam ie malbelega junulino. Foje, en brila somera tago ekaperis antaŭ ŝi Bonkora Feino, kaj alparolis ŝin:

Mi ja scias, ke pro via malbeleco vi nenie havas bonŝancon, tial mi plenumos viajn tri dezirojn. Do, pripensu, kaj diru pri kio vi sopiras.

La junulino ekĝojegis al tiu bonŝanco, kaj diris:

Mi dankegas kara Bonkora Feino. Jen miaj deziroj:

Unue, mi ŝatus multege da mono, ke neniam mi devu plu labori.

En tiu minuto ŝi ricevis atestilon pri sia nova bankkonto.

Duavice mi ŝatus vivi en belega loko, havanta elegantan vilaon kaj aŭton, kaj ĉion, kion la plej riĉaj homoj havas.

En tiu minuto jam kune kun la feino ŝi sin trovis en nova dezirita hejmo.

Triavice, kun via magia forto ŝanĝu min tia, ke neniu viro kapablu kontraŭstari min, mi petas.

Kaj tiel iĝis la juna malbelulino kruĉo da freŝa ŝaŭmanta biero.



*



Policisto haltigas malregulanton, kaj volas lin monpuni. La punigonta viro ekmarĉandas: se mi povas al vi starigi enigmodemandon, pri kiu vi ne povas respondi, ĉu vi nuligos mian punon?

La policisto ŝatanta la enigmojn, jesas.

- En kioma monato naskiĝas la plej multaj infanoj?

- Bedaŭrinde mi ne scias – respondas la policisto.

- Nature en la naŭa.

Kion fari, la policisto nuligis la punon laŭ la antaŭa interkonsento.

Sed venas sekvonta kontraŭregula ŝoforo. La policisto proponas marĉandon: se vi povos solvi mian enigmodemandon, mi nuligos vian punon. Jen la demando: ĉu vi scias kiam naskiĝas la plej multaj infanoj?

- Bedaŭrinde ne, respondas la viro.

- Sed tion ne scii, - ridetas la policisto – nature en septembro.



*



La fileto de policisto hejmenvenas el la lernejo, kaj raportas al la patro:

- Imagu, hodiaŭ ni lernis, ke la homo originas de simio.

- Povas esti, ke la homo originas de simio, sed la policisto certe ne.



- Kien vi portas tiujn du anserojn?

- Por mia kara bopatrino. Hieraŭ ŝi diris, ke la duonon de sia vivo donus por unu ansero.





*

Brokantisto demandas Etulon:

- Ĉu vi havas iun eluzitaĵon por mi?

- Atentu momenton. Tuj venos mia bopatrino.



*

Bopatrino de Etulo fiere parolas al bofilo:

- Imagu, filo mia, la tajloro diris, ke mi havas klasikan vizaĝon.

- Tiu idioto! Li pensas, se io estas malnova, tio jam klasika estas.

*

Urso sidadas en la riverborda frambejo, dekstramane manĝegas la frambojn, per maldekstra trinkadas viskion el botelo. Bonege li fartas. Hazarde ekvidas leporeton, kiu akre mansignas kaj kriegas de la transa bordo.

- Urso, urso venu ĉi tien! Mi montros al vi ion!

- Lasu min nun leporeto! Mi iros nenien. Ĉi tie mi havas delikatajn frambojn kaj viskion, kaj bonege mi fartas.

- Sed tamen venu urso. Certe vi ekĝojos ekvidonte kion mi montros al vi.

Fine la urso demetante la botelon sur arbotrunkon decidis tranaĝi la riveron. La rapidflua rivero forportis lin je du kilometrojn. Li komforte repromenis al la leporeto, kaj demandis:

- Nu, leporeto, kion ĝojigan vi deziras montri al mi?

- Vidu, vidu urso, kiel belega frambejo situas sur la transa bordo!