-         Atentu! Tiu ĉevalo, kiun vi hieraŭ forvendis al mi, hodiaŭ mortaĉis.

-         Interese…. Ĉe mi ĝi faris neniam ion tian .

 

*

 Urso falis en grandan profundan kavon.  Leporeto rimarkas kaj ekkompatas lin dirante:

-         Atendu urso, mi tuj vokos helpantojn.

-         Mi ne plu atendos – respondas la urso.

 

*

Rano revante promenante sur arbara pado venas al vojoforko.Tie staras tabulo kun ordono: „Beluloj dekstren, saĝuloj maldekstren!”. La ranon kaptas dilemo: : kion nun fari, ĉu disduiĝi?

                                                           *

 

Rakonto de viro

 Antaŭ du semajnoj mi havis la 45-an naskiĝtagon. Matene mi iris en la kuirejon por matenmanĝi, kie mia edzino eĉ bonan matenon ne diris. Ellitiĝis ankaŭ miaj filoj, kiuj sen saluti min kiel kutime, forkuris al la lernejo. Nu, mi pensis, mia familio tute forgesiĝis pri mia naskiĝtago. Malbonhumore mi ekiris al mia laborejo. Enpaŝis la oficejon. Mia asistantino Manjo ekstarante de sia seĝo, gaje kaj kare alparolis min: feliĉan naskiĝtagon ĉefo! Almenaŭ ŝi sorĉis rideton sur mian vizaĝon, kaj mi fartis iomete pli bone. Tagmeze Manjo frapetis la pordon de mia ĉambro, kaj gaje diris al mi: ĉefo, hodiaŭ vi havas naskiĝtagon, mi proponas ke ni du iru tagmanĝi kaj festi ĝin. Ĝoje mi akceptis la proponon. Ni iris ne al kutima ĉiutaga ejo, sed al bonetosa vilaĝa restoracio, kie post tagmanĝo ni trinkis po du glasojn da delikata vermuto.

Memkompreneble mi konsentis, kiam Manja prezentis novan ideon. Ŝi, ĉar estas mia naskiĝtago, proponis, ke la kafon ni trinku en sia loĝejo, kaj ne reiru jam en la oficejon. Do ni iris en la loĝejon de Manjo, kie babiladis, anstataŭ kafo ni trinkis ankoraŭ po du glasojn da delikata vermuto kaj fumis bonegan cigaredon. Post iom da tempo Manjo alparolis min: kara ĉefo, se ne ĝenas vin, mi ŝanĝus mian vestaĵon iom pli komforta. Mi petas nur kelkajn minutojn. Vere post kelkaj minutoj Manjo revenis portanta naskiĝtagan torton en la mano, kaj post ŝi venis mia edzino kun miaj filoj, kaj la plej proksimaj gekolegoj kaj ĉiuj kantis la konatan kanteton „ĝojan naskiĝtagon”.

Mi sidis sur la kanapo, kaj krom ŝtrumpetoj nenian vestaĵon mi surhavis…

                                              *

Indiana trubestro iras al la magiisto, kaj demandas lin:

-         Kia estos la vintro?

-         Tre frosta ĝi estos.

-         Ĉu certe?

-         Jes certe.

-         Ĉu mi komencu kolekti hejt-lignon?

-         Jes, komencu!

-         Ĉu ankaǔ mia familio komencu kolekti  hejt- lignon?

-         Jes, ankaǔ via familio komencu!

-         Ĉu mia tuta tribo komencu kolekti  hejt- lignon?

-         Jes, via tuta tribo komencu!

Post du semajnoj la magiiston tamen kaptas konsciencriproĉo, ke eble la tribo faras superfluan laboron. Do, sin vestas en viran kostumon kaj kravaton, kaj ekiras en la urbon al la meteorologia instituto. Tie li demandas la direktoron:

-         Kia estos la vintro?

-         La vintro tre frosta estos.

-         Ĉu certe?

-         Jes, certe.

-         Sed tute certe?

-         Jes, tute certe. Sur la satelitfotoj tre bone videblas, ke la indianoj ĉie kolektas la hejt-lignon.

                                                        *

-         Kial vi tranĉis la voston de via hundo?

-         Ke li ne povu svingi, se ekvidas mian bopatrinon.

                                                           *

 

-         Kion la indianoj tenas en kruda ĉevalhaŭto?

-         ???

-         Ĉevalon.

 

*

Oni demandas la junan edzon:

-         Kiel stiras via bopatrino?

-         Tre bone. La vojoj jam komencis kurbiĝi laŭ ŝia volo.

 

*

 

-         Imagu, mi estis ĉe frizistino! – diras la bopatrino.

-         Kaj ĉu ŝi ne estis hejme? – demandas la bofilo.

 

*

En la tute plena gastejo viro, kiu ŝatus vespermanĝi, lokon serĉanta alpaŝas tablon, ĉe kio sola sidas virino, kaj tre tre ĝentile demandas ŝin, ĉu permesita ŝidiĝi tie.

La virino aŭskultas lin, kaj laŭte ekkrias: impertinenta porkaĉo! Kion vi imagas?! Ĉu mi interkuŝiĝu kun vi?! Neniam!

La viro hontigita kun ruĝflamanta vizaĝo iras al la bartablo. Post kelkaj minutoj la virino aliras lin, kaj ekskuziĝas jene: kara sinjoro, pardonu min, sed mi estas kondutpsikologo, kaj faris nur teston, mi ŝatus ekscii, kiel la viro kondutas en tia inzultita situo.

La viro aŭskultas ŝin, kaj subite ekkriegas:

Ĉu?? Milon por unu nokto?!  Kion do vi imagas virinaĉo?

                                                            *