Junia frosto

Triste tremas la plantoj

Suno sin kaŝas



Tridekkvar gradoj

Svenas plantoj, la natur'

Pluvon sopiras



Pluvas, pluvegas

Jen ĉielaj kanaloj

Elverŝas akvon



Pluvas, pluvegas

La vento furiozas

Arbojn kuŝigas



Pluvas, pluvegas

Ŝtonoj en akvon dronas

Etas la homo



Pluvas, pluvegas

Inundo ĉion kovras

Sunon ni sopiras