|
| h5 |
Estas somero
Bunta papilio dancas
Sur la lavendo
Bunta papilio
Dancadas kun zefiro
Senombra brilo
Lilaj lavendoj
Alloge bonodoras
Dancas papilio
|
| h4 |
Velkanta rozo
Akra sunbrilo murdas
Ĝin, flora sorto
|
| h3 |
Matena roso
Larmogutojn feinajn
Ploras la rozo?
|
| h2 |
Sur ruĝaj rozoj
Magiaj kristalgloboj
Brilas rosgutoj
|
| h1 |
Jen rozo brilas
Sur ĝi aventurema
Formiko iras
Sur flava rozo
Brilas kristalglobetoj
Forpasis pluvo
Send a message
Search for members





Margita says:
Mirindaj hajkoj dormas
Sub rozpetaloj...
Belegan hajkalbumon vi faris - kompreneble, viaj rozoj inspiris vin. Dankon, vera ĝuo!
Alno says:
Mike59pro says:
Dorina says:
Cxio pasas says:
Wel says:
Sulko says:
Rozoj odoras,
Ni ĝojas.
Wel says:
Donaco tre mirinda
Kio pli linda
Wel edited this comment 2 months ago.