Fiŝisto hejmenvenas en sian vilaĝeton per kenato kavigita el unu arbotrunko. Tie renkontas eksterlandan merkatesploriston, laborantan ĵus en tiu ĉi evolulando. Li demandas la fiŝiston, kial tiel frue li hejmenvenis. La fiŝisto respondas, ke kvankam li povus resti ankoraǔ, sed kaptis jam sufiĉe da fiŝoj por prizorgi sian familion.
- Cetere pri kio vi pasigas vian tempon? – demandas la fakulo la fiŝiston.
- Nu, mi fiŝkaptadas. Ludadas kun miaj gefiletoj. Kiam la vetero varmegas, ni ripozadas. Vespere kune ni vespermanĝas. Ni kunvenas kun geamikoj, kaj muzikadas …
La merkatesploristo ĉi tie interrompe :
- Atentu! Mi havas universitatan diplomon, kaj multe studis pri tiuj aferoj. Mi volus helpi vin. Vi devus fiŝkaptadi dum pli longa tempo. Vi povus akiri multe pli da mono, kaj aĉeti pli grandan boaton. Per pli granda boato vi povus akiri ankoraǔ pli multe da mono, kaj post ne longa tempo eĉ trenretohavan boatofloton.
- Kaj poste? – demandas la fiŝisto.
- Poste evitante fiŝvendiston, vi mem povus vendi la kaptitajn fiŝojn rekte al fiŝprilabora uzino, aǔ vi mem povus ekigi propran fiŝprilaboran uzinon. Tiam vi povus translokiĝi de ĉi tie eble al Parizo , Novjorko aǔ ien ajn, kaj de tie vi povus direkti vian entreprenon.Eĉ, ankaǔ tion vi pripensus, ĉu valorus enkonduki vian entreprenon al borso, kaj tiam vi jam povus akiri milionojn da mono.
- Kaj kiom da tempo mi bezonus por ĉio ĉi? – interesiĝas la fiŝisto.
- Ĉirkaǔ 15-20 jarojn – respondas la merkatesploristo.
- Kaj poste? – demandas denove la fiŝisto.
- Tiam komencus iĝi pli interesa via vivo. Vi povus emeritiĝi. Vi povus forlasi la bruan nervozigan urban vivmanieron, kaj translokiĝus foran, silentan, kvietan vilaĝeton.
- Kaj poste kio okazus?- demandas la fiŝisto.
- Poste vi havus tempon por fiŝkaptadi, ludi kun viaj infanoj, en varmego ripozadi, vespermanĝi kun via familio, kaj kunveni kun geamikoj iom muzikadi …
Send a message
Search for members
Zefirina says:
César Dorneles says:
Onagrino (Dominique)--- (*)pro says:
"Labori pli, por enspezi pli"!!!
Li neniam diras, ke precipe la "elitoj" kaj posedantoj tiel "gajnas pli", ne la laboristoj....
Vladimír Türk*pro says:
Jovan says:
Zoli says:
Sulko says:
Dankon - ĉar vi ĝin publikis.
Restis nur la demando - kial la popolo persiste translokiĝas el puraj kaj agrablaj vilaĝoj en la urbojn? Kia estas tiu sorĉiga magneto alloganta la tutan popolon en urban inferon? Ankaŭ mi "ĝuas" tiun inferon!
Sulko edited this comment 10 months ago.
Ginta says:
Erzsébet Tuboly says:
Béla Apáti Kovács says: