Ipernitiano Raŝi petis al mi enblogigi mian komenton pri transitiveco "ege aplaŭdita" en la grupo Kiel oni dirus ĝin esperante?; mi volonte komplezas kaj aldonas kelkajn aliajn miajn komentojn pri tiu sama temo. (Mi krome akcentas, ke por mi transitiveco estas nur parto de pli granda gramatika fenomeno: valento.)

1) www.ipernity.com/group/38154/discuss/33271
Transitiveco estas samtempe fenomeno simpla kaj malsimpla... Se oni konas la (ne)transitivecon de verbo, estas sufiĉe facile transitivigi aŭ netransitivigi tiun verbon. La problema punkto estas, memevidente, scii ĉu iu verbo estas transitiva aŭ ĉu ne... Por tio bedaŭrinde ne ekzistas simpla, senescepta regulo, do en tiu senco estas tute neeble "klarigi" transitivecon.

Se oni akceptas la ekziston de radikkarakteroj (bonvolu rekonsideri tiun teorion, Ruĝulo, ĝi estas tre valora: ĝi estas tre bone kaj konvinke prezentita en PAG, § 281-284 de la 5a korektita eldono), valoras la sekvaj konsideroj (kiuj estas helpiloj, ne feraj reguloj):

1) Se radiko estas adjektiva (bon, bel, simpl, oft, neces), la derivita verbo estas netransitiva, kun tre malmultaj (kaj ĝenerale senproblemaj) esceptoj. Boni, beli, simpli, ofti kaj necesi estas ĉiuj netransitivaj verboj.
2) Se radiko estas verba (don, far, bol, am, bala), en teorio ekzistas neniu malfacilo: se oni konas la precizan signifon de la verbo, oni konas ĝian transitivecon. En la praktiko tio povas esti pli malfacila, pro influo de la naciaj lingvoj (la plej famaj ekzemploj estas "komenci" kaj "ŝanĝi", kiuj estas verboj nur transitivaj en Esperanto, kaj "boli", kiu estas ĉiam netransitiva).
Ja helpas la regulo ke en Esperanto verbo ne povas esti kaj transitiva kaj netransitiva sen ŝanĝi sian sencon. Kaŭzo kaj efiko de unu sama procezo ne povas esti esprimataj per unu sama verbo. Tio estas tre klara kiam mi diras ke "bati" povas signifi nur "doni baton", neniam "ricevi baton"; pro nacilingvaj influoj, tio fariĝas malpli intuicie komprenebla kiam mi diras ke "ŝanĝi" povas signifi nur "kaŭzi ŝanĝon", kaj neniam "subiri ŝanĝon" (ĉar tio estus "ŝanĝiĝi"!). Tamen ĉiam temas pri la sama mekanismo :-)
3) La plej malfacila situacio ekestas kiam la radiko estas substantiva (patr, verb, nom, martel, bros), ĉar verbo derivita el substantivo povas havi diversajn semantikajn rilatojn kun tiu substantivo... Ekzemploj: "agi per" (brosi, marteli), "agi kiel" (patri); "nomi" signifas "doni nomon, voki iun per nomo", ktp.
Per aliaj vortoj: estas neeble diri apriore ĉu la elsubstantiva verbo estos transitiva aŭ ĉu netransitiva; foje la parolantoj de Esperanto eĉ ne interkonsentas pri specifa okazo. Ja eblas diri, ke en la Zamenhofa lingvouzo ekzistas forta tendenco krei el substantivoj transitivajn verbojn (li emis diri "ori" kaj "akvi" anstataŭ "orumi" kaj "akvumi").


2) La problema verbo "fumi"
www.ipernity.com/blog/viktoro/277398


Ankaŭ mi iam lernis ke "fumi" estas escepta verbo, kaj mi scias ke tion asertas PAG (5a korektita eldono, Rotterdam 1985, § 119A). Sed honeste mi tute ne vidas diferencon inter fumi kaj bati.

Eble iu diros ke li vidas iun sencan diferencon inter La patro batas la filon kaj Mia koro batas rapide, kaj mi ne povas malkonsenti pri tio: ekzistas iu diferenc(et)o. Sed ĉu simila senca diferenco ne ekzistas ankaŭ por "fumi"? Mi eĉ asertus ke tie ĝi estas pli granda!
(Viktoro fakte jam diris ke "la signifo ŝoke malsamas")

Oni povas fumigi cigaredon ne fumante ĝin; kaj eble, se oni estas tre lerta, fumi ĝin sen ĝin fumigi! Mi povas fumi cigaron, cigaredon aŭ pipon, sed mi ne povas fumi olelampon (mi ja povas fumigi tiun)! La senca diferenco inter La cigaredo fumas kaj Mi fumas la cigaredon tiel fariĝas ege klara...

Verŝajne estas eble trovi aliajn tiajn verbojn.


Kaj pli malfrue dum la diskuto:


(Prologe: el tio kion mi diras en tiu ĉi diskuto neniu deduktu ke mi volus sânĝi la nunan situacion pri "fumi" aŭ "bati" aŭ iu simila verbo. Mia interesiĝo estas pure lingvistika.)

La opinio de Michael ke estus pli bone se "fumi" estus nur transitiva verbo (kun konservo de la nuna signifo) vekas iun reziston en mi, ĉar ĝuste tiu signifo malplej rekte rilatas al la substantivo "fumo".

Kiel mi diris en mia pli frua mesaĝo, "fumi (tr)" ne signifas 'igi ion eligi fumon', t.e., ĝi ne estas la transitiva versio de la netransitiva signifo de "fumi" ('eligi fumon'). La neeskapebla konsekvenco estas ke oni ne povas sen kulpi mallogikaĵon ricevi la sencon de "fumi (netr)" aldonante -iĝ- al "fumi (tr)".

La nuna sistemo:
'eligi fumon'=fumi (netr)
'uzi fumilon'=fumi (tr)
'igi ion eligi fumon'=fumigi (netr + -ig-)
'uzigi al iu fumilon'=fumigi (tr + -ig-)
'esti fumata'=fumiĝi (tr + -iĝ-)

Estas rimarkinde ke, pro la duobla signifo de "fumi", ankaŭ "fumigi" ricevas duoblan signifon. Io simila okazas ĉe la verbo veturi.

La sistemo de Michael:
'uzi fumilon'=fumi
'eligi fumon'= ??? (propono "fumiĝi", sed ĉu tio estas logike ebla?)
'igi ion eligi fumon'= ??? (ĉu fumiĝigi aŭ ĉu eble fumigi?)
'uzigi al iu fumilon'=fumigi
'esti fumata'=fumiĝi

Per si mem la sistemo de Michael ne estas malpli logika aŭ uzebla ol la nuna, sed ĝi nek estas pli logika aŭ uzebla. Ĝi nur ŝanĝas la lokon de la nelogiko. Se oni volus krei vere logikan sistemon, oni devus akcepti tion kion diris Viktoro por ricevi tian ĉi sistemon:

La logika sistemo:
'eligi fumon'=fumi (netr)
'uzi fumilon'=smoki (tr)
'igi ion eligi fumon'=fumigi
'uzigi al iu fumilon'=smokigi
'esti smokata'=smokiĝi