![]()
"Kioma horo estas, sinjorino?"
"Ja mi estas ankoraŭ fraŭlino!"
"Ah, pardonu, mi ne volis vin ofendi!"
"Vi eĉ ne sukcesis min ofendi."
"Do, bone tiam. Estas la horo kioma?"
"Certe ke estas ioma."
"Kioma ioma, ŝercemulino?"
"Dependas per kio oni mezuras."
"Per horloĝo, kompreneble."
"Ho, kiel senfantazia mezurilo!"
"Nu bone, vi mezuru per klepsidro."
"Malrapide vi progresas, kamarado."
"Ni atendas buson, ĉu ne?"
"Evidente jes."
"Tial mi demandas - kiom mankas ĝia ĝia alveno."
"Se vi scios, buso ne venos pli rapide. Nek pli malrapide."
"Mi komprenas kial vi estas ankoraŭ fraŭlino!"
"Kaj mi ne komprenas kial vi ne havas propran horloĝon."
"Ĉar malofte mi bezonas ĝin."
"Mi bezonas ĝin neniam."
"Kial vi do havas ĝin?"
"Pli bone havi senbezone, ol ne havi kaj almozi de nekonatulino."
"Certe vi pravas. Ĉu finfine vi diros al mi kioma horo estas?"
"Ne, mi ne diros al vi."
"Kial nu? Jam longe ni babilas vane.
Ĉu mi ne meritas simplegan informon, diabla virino?"
"Unue- altrudemajn virojn mi malŝategas.
Kaj due - kaj minore-
mia horloĝo estas haltita."
*********************
Tilio

Send a message
Search for members
Anna Karlik says:
Nekredeble bonegan, amuzan anekdoton vi verkis!!!
Gratulon!
Tilio says:
Milokula Kato says:
Kiam mi alproksimiĝis kaj petis fajron, ŝi malafable rifuzis dirinte ke ŝi laboras ja kaj mi ne ĝenu.
La situacio malas al tiu de vi priskribita. Se mi petus ne fajron, mia kunparolintino ne rifuzus.
Ivica Truto says:
Anekdoto el vera vivo: en Varsovio apud trajna stacidomo iu ulo starigis al mi sama demando. (Sciu ke mi neniam sxangxas horlogxo de vintra?! al somera?! tempo.) mi dece respondis sed li ne auskultis nur rigardis en horlogxo kaj konsternis ke alvenis tro frue...