***
Antaŭ ilia fenestro
kriis
publika lumo
ege forta.
Ĝia lumo ĝenis infanojn en ĉambro - ili ne povis ekdormi.
Ĉiam ili laŭtis longe en nokto - ĝis la 1a, 2a post noktomezo.
Najbaroj suferis.
Najbaroj protestis.
Knaoboj obstine saltadis, ridadis, kriis.
Forta lumo enpenetradis ilian ĉambron- ili povis ekdormi nur plene elĉerpitaj.
Aldone - iom da kaprida naturo sovaĝa...
Iun vesperon - hieraŭ- plej kuraĝa kaprido - tiu meza- decidis ŝanĝi eksterajn cirkonstancojn,
protekti sian rajton je dormo.
"Vivu mezepoko!"-
li ekkriis ĵetante ŝtonon el ŝtonĵetilo.
Booom - krsssssss-
eksplodis gasa lampo.
Precize trafita,
tuj ĝi mortis.
Ĝena flava lumo
finfine eksilentis.
Kelkaj najbaroj protestis,
kelkaj kaŝe klaĉis,
kelkaj aplaŭdis kuraĝon de junulo.
Tri kapridoj ekdormis silente.
Ĉirkaŭ la 2a nokte.
***
Hieraŭ Luno estis plena;
perla rivero fluis tra la strato.
....................
Ne, morgaŭ ne venis lupo kaj ne forpelis kapridojn al orfejo.
***
Observis
Tilio
X
Send a message
Search for members
Mephisto Diablo says: