Tilio Published on May 15, 2008
by Tilio

Tilio's blog

Browse posts
31.5.1999. (Homaĝo al mia patro)
Posted on May 31, 2008
10 comments (latest 2 months ago)
Vanteco (daŭrigo de besta farmo, precipe pluma)
Posted on May 29, 2008
5 comments (latest 4 months ago)
Pezan tagon mi havis
Posted on May 29, 2008
2 comments (latest 4 months ago)
Hedero
Posted on May 26, 2008
4 comments (latest 4 months ago)
La 13a signo horoskopa
4 comments (latest 4 months ago)
Predo
Posted on May 15, 2008
2 comments (latest 4 months ago)
Pluvaj okuloj (okaze de "patrina tago")
Posted on May 11, 2008
8 comments (latest 4 months ago)
Piga reĝo
Posted on May 8, 2008
7 comments (latest 5 months ago)
Talpino ĵaluza
Posted on May 7, 2008
3 comments (latest 5 months ago)

More information

This post is public
© All rights reserved
  1. 258 visits

La 13a signo horoskopa

Thursday May 15, 2008 at 07:19PM

La 13a signo horoskopa

………………………………

 

Kion ŝi aŭdacis – neimageble!

 

Klare, mi parolas pri mia filino 20 jara.

 

Kiu aŭdacis enkonduki al mi CENZURON de temoj priparoleblaj.

 

 Do, mi ne plu rajtas paroli pri tri (3) sekvaj kampoj:

 

  1. «GLOBALA»

                        

                         En temo «GLOBALA» apartenas ĉiuj miaj ŝatataj

 

-         kataklizmoj,

-         ekologiaj incidentoj,

-         poluigo de akvo,

-         aero,

-         malapero baldaŭa de nafto,

-         malsato monda kiu minacas globale,

-         suferoj,

-         ranoj,

-         malsanoj,

-         akridoj,

-         epidemioj….

-         nenio simila al biblia «Apokalipso».

-         …………………

                          Severe malpermesita!!! (Preskaŭ punenda)

 

  1. «KONTRAŬGEEDZA»

 

                  Tio signifas ke mi ne plu rajtas kraĉi sur geedzeco kiel institucio.

 

Ekzemple, mi ne rajtas kompari  rilaton inter viro kaj ino kun maĉgomo kiu rapide perdas dolĉan guston.

 

Ŝi ne volas plu aŭskulti tion!

 

Ankaŭ ŝi ne volas aŭskulti  ion kontraŭ bebaĉoj – kreaĵoj kriantaj.

 

 Ŝi volas kredi ke ili estas amindaj.

 

              Ŝi ne volas aŭskulti ke homo estas laŭ naturo poligama estaĵo,

 

 ke ĉiu edzo perfidas edzinon, almenaŭ en fantazio.

 

              Se iu hundo maskla saltas sur ŝia hundino kun emo kopuli, mi ne rajtas komenti:

 

    «Jen vira naturo!»

             Ŝi ne volas aŭskulti, kaj punktofino.

 

Ŝi preferas kredi je romantiko rozkolora- siropeca kaj feliĉa fino de longdaŭra kunvivo.

 

     Kvankam neniun geparon tian ni konas.

 

 

 

  1. «HERETIKAĴOJ»

 

                    Al tiu ĉi kampo apartenas miaj ŝatataj asertoj kiuj malpruvas ekziston de dio

 

 («Kial li ne montras sin, se li volas esti adorata?»)

 

 kaj ĉiuj ideoj pri lia krueleco, se li ekzistus.

       

  Ne tro, sed tamen ŝi timetas de blankharara barbulo sidanta sur nuboj.

 

  Ŝi malpermesas tion «por mia bonfarto».

 

 Ĉar povas okazi ke iam mi bezoson dian manon.

 

Por savi min el la ….(ĉu sesa, sepa, oka?) rondo de infero.

 

 Tial mi ne rajtas esprimi heretikaĵojn aŭ blasfemojn, almenaŭ en ŝia ĉeesto.

 

Sakri mi rajtas.

 

 (Aparte se tio donas al mi mondan famon, kiel pasintjare, hoho.)

 

………………………………………………………..

 

 

  Kaj NUR tio estas malpermesata, nenio alia.

 

  Do mi rajtas tutelibere:

 

-         priskribi detalojn de operacioj,

 

-          diskuti pri enhavo de kolono ( pli aŭ malpli science),

 

 

-         paroli pri diversaj trafikaj akcidentoj kun…hm…malagrablaj sekvoj,

 

-         rakonti XXX filmojn,

 

 

-         doni proponojn pri senlimaj kruelaĵoj – ĉio en ordo.

 

      Tamen, ekde regularo pri cenzuritaj temoj estas enkondukita – ni silentas. Multe pli ol

 

normale.

 

 

    Mi pricerbumis la aferon, kaj jen la konkludo:

 

   Ŝi naskiĝis inter vintro kaj printempo, ĵus sur limo.

 

   Verŝajne ŝi estas en la 13a signo horoskopa.

 

   Tiu konstelacio nomiĝas STRUTO.

 

    Ĉefa karakterizo -

                                   kapon ĝi tenas profunde en sablo.

 

…………………………………………………………………………..

 

 El realeco de

 

                        Tilio

       

 

 

4 Comments / add your comment?

Tilio says:
Ho jes, kompreneble! Ekzemple, tiu lasta tertremo en Ĉinio - nur ŝajnigas? Nur percepto de TV ĵurnalistoj.
Posted 4 months ago. ( permalink )
Gerardo pro says:
Ŝi ja estas en la roz kolora fazo.. Lasu al ŝi ŝiajn okulvitroj.. Ŝi tro rapide seniluziiĝos.. Cetere estas normale ke ŝi opoziciu la patrinon..Vivu Vita !! Sed ne tro lasu vin cenzurigi ..ni tre ŝatas vian kritikemon..
Posted 4 months ago. ( permalink )
Tilio says:
Ho, ĉitie mi estas nelimigita! Kiel vi povis jam konvinkiĝi.
Posted 4 months ago. ( permalink )
Felix Duesenburg says:
Mi akordas kun vi tutelkore. Nia kulturo malharmonias kun nia naturo. Kaj la sola defendo de la kulturo kontraux racieco estas cenzuro kaj perforto. Tio pereigos nin.
Posted 4 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of this post comments.