Tilio Published on May 8, 2008
by Tilio

Tilio's blog

Browse posts
Hedero
Posted on May 26, 2008
4 comments (latest 6 months ago)
La 13a signo horoskopa
Posted on May 15, 2008
4 comments (latest 6 months ago)
Predo
Posted on May 15, 2008
2 comments (latest 6 months ago)
Pluvaj okuloj (okaze de "patrina tago")
Posted on May 11, 2008
8 comments (latest 6 months ago)
Piga reĝo
5 comments (latest 6 months ago)
Talpino ĵaluza
Posted on May 7, 2008
3 comments (latest 6 months ago)
Antaŭtuko
Posted on May 7, 2008
3 comments (latest 6 months ago)
Mevo krianta kiu fumas
Posted on May 6, 2008
5 comments (latest 6 months ago)
Nizo
Posted on May 2nd, 2008
6 comments (latest 6 months ago)

More information

This post is public
© All rights reserved
  1. 338 visits

Piga reĝo

Thursday May 8, 2008 at 12:45PM

 

  Falsas ĉiu lia vorto,

  falsas ĉiu lia gesto.

  Grandas ege lia forto

   kiu fontas el tirkesto.

 

   Burokrata, buralista,

   memadora, onanista.

 

  Narcisma ege estas li -

  ĝuegas aŭskultante propran voĉon.

 

   Aliaj pigoj estas formikoj-

   nur lia moŝto gravas,

   nur lia moŝto pravas.

 

   Kaj nekredebla malkuraĝulo -

   se iam ekmilitus en reĝlando lia,

   certe li fuĝus la unua -

                      pereos "rondo familia".

 

  Nodi kravaton - sento tre bona,

   utila ege por diplomato.

  Sed pigo daŭre fie krias,

  eĉ en la vesto kaj kravato.

.............................................................

 

   Falsas ĉiu lia gesto,

   falsas ĉiu lia vorto,

   el ŝimumida tirkesto

   fontas tuta lia sorto.

 

   Buralista, burokrata,

   hipokrita, masturbanta.

 

   Nur la Piga Reĝo gravas,

   Lia Moŝto nura pravas.

 

  "Vivu longe Reĝo Piga!" -

                         jen konkludo trankviliga

........................................................

  Aŭdacis

                  Tilio

   

 

 

 

 

 

5 Comments / add your comment?

Tilio says:
Jes, jes - mi scias ke vi scias, pri kiu temas. Mi petas ne mencii nomon, ĉu iaman ĉu nunan. Dankon!
Posted 6 months ago. ( permalink )
Mephisto Diablo says:
O kial Mi ne povas malkaŝi la nomon? Kiel bone vi priskribas tiun ulon. Vere vi ne nur havas talenton por poemi sed ankaŭ por priskribi homojn kiel ili estas. Aplaŭdo.
Jes mi restos pli longe for de Iper, nur de tempo, se eblas, mi rapide rigardas. Mi rehejmos nur la 23-an de majo. Sed ne lasu vin deteni daŭrigi verkadon.
venontan semajnon mi trapasos Eŭropon.
Posted 6 months ago. ( permalink )
Mephisto Diablo says:
Ĉu vi jam sendis poemon al Kalle, kaj Camacho?
Posted 6 months ago. ( permalink )
Tilio says:
Kara Diablo, mia blogo estas ja publika - ĉiu do rajtas ĝin legi. Mi ne vidas sencon, sendi poemon al iu nekonatulo.
Posted 6 months ago. ( permalink )
Tilio says:
Io non so (Je ne sais pas). Mi ne scias. :(
Posted 6 months ago. ( permalink / translate )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of this post comments.