Legendoj estas tradiciaj popolaj rakontoj pri miraklaj okazaĵoj. Nun mi rakontas legendon. En mia vilaĝo staras monteto, kiun ni nomas Hufofero. Al ĝi ligiĝas historioj, el kiuj mi volas fabeli unu varianton. Iam, antaǔ multaj, multaj jaroj vivis sankta homo sur la monteto. Foje, kiam la suno estis subiranta, kaj li estis laca, li ekvidis en la valo lumeton. Li Iris-iradis laǔ la vojo, antaǔ pordo li haltis kaj ekfrapetis. Malriĉulino malfermis la pordon kaj salutis afable la gaston. Tuj ŝi gastigis lin. Post vespermanĝo la sinjorino parolis pri sia brava, lerta filo. La maljunulino estis tre fiera pro la filo -- Mia filo estas tre grava homo en la vilageto: li estas hufoferisto! Mia filo la ĉevalojn tiel atenteme prizorgas kvazaǔ siajn amikojn. Li ĉiutage purigas iliajn kapon, korpon kaj krurojn, hufojn. Li karesas ilin. La ĉevaloj klinas la kapon, kvazaŭ ili komprenus, kion li parolas. Baldaǔ la vagulo komencis oscedadi, fermiĝis okuloj al li. En lito li kuŝiĝis, sed ankaǔ noktemeze li aǔdis, kiel la diligenta hufoferisto laboras. Estis jam hele, kiam li vekiĝis. Li ellitiĝis, kaj subite li aŭdis ritman sonon, li ĉirkaǔrigardis kaj trovis junulon, kiu batis la ardan feron per martelo. Li estis la hufoferisto de la vilaĝeto. La fajreroj disŝutiĝis pro la batoj, sed la sankta homo kaptis ardantan hufoferon kaj ĵetis ĝin al la monteto. Estu cxi tio signo sur la monteto, por ke generacioj de estonto memoru pri la brava hufoferisto kaj pri lia babilema patrino.