Lluís Published on August 17, 2008
by Lluís

Lluís's blog

Browse posts
Latest books I received
Posted on November 6, 2008
1 comment (latest 14 months ago)
Familiare... tio min seniluziigas, de multaj esperantistoj (with English original)
Posted on November 5, 2008
8 comments (latest 13 months ago)
Hem comprat llibres a la fira dels llibres de segona mà
Posted on September 28, 2008
3 comments (latest 14 months ago)
Malneŭtrala lingvo esperanto, inter aliaj
Posted on September 17, 2008
35 comments (latest 15 months ago)
Kabeiĝado - ĉu vere ne okazis?
4 comments (latest 16 months ago)
Persona sperto de toki pona, glosa kaj lojban (malnova prelego)
Posted on August 13, 2008
10 comments (latest 8 months ago)
Hazarde profite
Posted on July 14, 2008
3 comments (latest 17 months ago)
Ĝeneralsemantikistoj kontraŭ Chomsky-anoj
Posted on June 22, 2008
4 comments (latest 18 months ago)
Tia ĉi epoko...
Posted on June 17, 2008

More information

This post is public
Free use
  1. Read 653 times

Kabeiĝado - ĉu vere ne okazis?

Sunday August 17, 2008 at 10:17PM

Multaj konas la kialojn de Kabe forlasi esperanton. Mi tamen pensas ke li ne serioze klopodis disvastigi sian idearon inter la esperantistaro.

Ĉu vi konas kazojn, je kiuj plenkapablanta esperantoparolanto klopodis (kaj sukcesis) konvinki aliajn pri malutilo de la esperanta lingvo, disvastigado, verkado, ... (konsidere cirkonstancojn)?

Se ne okazis - ne hezitu! Plej unue klopodu aperi en la malmultnombre legataj libroj de esperanta historio per skribo de viaj ideoj komente al tiu ĉi artikolo. :)

4 Comments / add your comment?

Blazio VAHA (n.s. WACHA, Balázs) says:
Kiun idearon li (jes aŭ) ne disvastigis inter la esperantistaro?
Mi konas la intervjuon, en kiu li diras proksimume, ke post dudek jaroj da foresto el la movado
li plu vidas la saman nekapablon progresi, la samajn stultajn diskutojn. Ĉu do vi intencis diri,
ke li ne disvastigadis tiun sian malbonan opinion pri la esperantistoj? Aŭ... kion li ne disvastigadis?

Mi havas la impreson, ke al li malplaĉis la "komunumo", ne la lingvo. Kaj mi supozas, ke li
estis (kabeinte) prefere simples pasiva.

Mi uzas la vorton kabei "lauvortare", do kabeas kiu konduras kiel la imagata kabeo,
(do mi ne uzas -*iĝ*, malgrau la fakto, ke kabeanto ... malfieliĝas.

Mi konsideras sinjoron Eugen Wüster... sed ankau pri li mi pensas, ke li simple pensis,
ke Interlinvao donos pli da ŝanco, kaj ne aperis ia aktiva kontraŭ-esperantisteco.

Eble homoj prefere senesperiĝas, ne kontraŭuliĝas.

Blazio
Posted 16 months ago. ( permalink )
Lluís replies:
Jes, kiam mi menciis la kialon de Kabe forlasi la movadon, mi pensis pri tiu intervjuo. Se Kabe opiniis la komunumon tia, ke gxi ne bone komprenis esperanton, mi komprenas ke li ne klopodis disvastigi ion ajn en tiu komunumo (li ja sxajne esperis nenioman sukceson de tiu disvastigo).
Tamen mi miras, kial homo sentas sin pli sagxa ol aliaj, kaj tamen ne klopodas iel ajn trovi tauxgajn samsagxulojn - ja li sxatis esperanton, kaj eble ne nur li sentis la samon pri la movado. Eble li klopodis trovi tiajn homojn, kaj ni ne scias pri tio.
Ah, mi ne tre atentis la vorton cxu Kabei cxu Kabeigxi; mi imagas ke la legantoj ne miskomprenos tion, kion mi celas.
Mi klopodos ekscii pri la kazo de Wüster, kiun mi ne konas. Dankon!
Posted 16 months ago. ( permalink )
Ĥoĉjo (Jorge Pavón) says:
eble multaj el vi konas tiun faman eseon (angle):
www.christopherculver.com/en/writings/esperanto.php
laŭ li esperanto malutilas al diverseco de lingvoj. La kurioza detalo estas ke la aŭtoro estis iama voluntulo de Tejo, sed subite fariĝis akra kontraŭesperantulo. Tamen pri tio mi opinias kiel Tonyo del Barrio, ke Kabe donu sian prestiĝon al pli indaj eksesperanuloj. :D
Posted 16 months ago. ( permalink )
Lluís replies:
Dankon, Jorge! Ĝuste tiajn aferojn mi serĉis, kvankam la verkinto ŝajne ne celis esperantistojn per tiu artikolo.
Jen mi provis starigi pri tiu artikolo diskuton en la kataluna dissendolisto, al kio mi aldonis ankaŭ tiajn miajn dirojn (influitajn iom de Guy Johnston):
- Mi sufiĉe konsentas kun la malatento de UEA (kaj TEJO) al kelkaj
lingvaj problemoj, per tio, ke UEAnoj ne proklamas sin asocie kontraŭ
lingvaj problemoj. Kvankam la verkinto pli scias pri tio, mi imagas ke
ĉefe la manko de laborfortoj finas al tiu ne-proklamo.
- Li neglektas tion, ke esperantoparolantoj povas malpli pene aliri
aliajn kulturojn pro tio, ke ili bezonis malpli da lernado.
- Tio ke fremduloj lernas minoritigitajn lingvojn ne tre helpas al
ties protektado, krom se ili iĝas aktivuloj por konkrete tio.
- Nur lernante fremdan lingvon, ne eblas tre bone kompreni ties
kulturon. Necesas iel merĝi en ĝin.
- Mi konsentas, ke eblas travivi esperanto-kongresojn tre facile kun
neniom da merĝo en la gastigan kulturon. Tamen bunta partopreno
permesas trovi tiujn kulturanojn interesajn al ĉiu partoprenanto. Mi
malkonsentas pri tio, ke ĉiuj esperantistoj neglektas la lokan
kulturon de la kongresloko. Tamen kiel do ili manku?
- Mi ne opinias kontraŭa tion, kion li trovas en diversaj punktoj de
la Praga Manifesto.

Min sufiĉe interesas tiu ĉi temo por tio, ke mi klopodos diskonigi al ipernity la diskutojn de la kataluna dissendolisto, kaj reciproke.
Posted 16 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | Svenska ny | More...