Lluís Published on June 22, 2008
by Lluís

Lluís's blog

Browse posts
Malneŭtrala lingvo esperanto, inter aliaj
Posted on September 17, 2008
35 comments (latest 15 months ago)
Kabeiĝado - ĉu vere ne okazis?
Posted on August 17, 2008
4 comments (latest 15 months ago)
Persona sperto de toki pona, glosa kaj lojban (malnova prelego)
Posted on August 13, 2008
10 comments (latest 8 months ago)
Hazarde profite
Posted on July 14, 2008
3 comments (latest 16 months ago)
Ĝeneralsemantikistoj kontraŭ Chomsky-anoj
4 comments (latest 18 months ago)
Tia ĉi epoko...
Posted on June 17, 2008
Ahir vaig començar a Plurk.com / Hieraŭ mi ekuzis plurk.com
Posted on June 12, 2008
12 comments (latest 18 months ago)
Concert d'en Canimas a caldes [gravació]
Posted on June 12, 2008
Mi malaktivas la ĝenan javaskripton de ipernity
Posted on June 10, 2008
2 comments (latest 18 months ago)

More information

This post is public
Free use
  1. Read 943 times

Ĝeneralsemantikistoj kontraŭ Chomsky-anoj

Sunday June 22, 2008 at 08:05AM

Jen mi ĵus legis artikolon (What We Do with Language — What It Does to Us, de Bruce I. Kodish, 2004), kiu klarigis al mi kelkajn gravajn detalojn de la teorioj de Chomsky. Post ŝati de antaŭ jaroj la sciencajn konkludojn de Ĝeneralsemantiko, kaj ankaŭ (kvankam malpli konkretaj) tiujn de Whorf, mi ne komprenis la popularecon de la teorioj de Chomsky (nome, "universala lingvo" kaj "lingvo determinita genetike"). Ambaŭ teorioj sonis ĉiam al mi fremdaj, nekongruaj al mia nuna mondobildo pri lingvoj.

En la artikolo de Kodish mi malkovris tre simplan kritikon al la verkaro de Steve Pinke, Chomsky-skolano, kiu aldone klarigis multajn tiujn ne-kongruojn inter konkludoj de Pinke (kaj ŝajne Chomsky) kaj tiuj de ĝeneralsemantikistoj, speciale Korzybski.

La artikolo pritraktas diversajn temojn eksplicite:

  • Lingvo kaj penso - kritiko al la tiel nomata Sapir-Whorf hipotezo, kiun esprimis postaj akademianoj (ne trafe), kaj neniam Sapir aŭ Whorf mem. Certe ankaŭ kritiko al tiuj, kiuj plej miskomprenis la ideo de Whorf pri lingva relativeco.
  • La Chomsky-a protesto - Kritiko al la fundamentaj ideoj de universala lingvo.
  • Ne-verba pensado - kritiko al la uzo de elementismaj terminoj en la verkoj de Pinke kaj Chomsky.
  • Bazaj koloraj terminoj - kritiko al absolutismo de Pinke kaj Chomsky.
  • La Hopia koncepto pri 'tempo' - kritiko al miskompreno de Pinke pri la verkoj de Whorf tiutemaj,
  • La eskima neĝo - same kiel la antaŭa, plia miskompreno al verkoj de Whorf.
  • Eksperimenta evidento de lingva relativeco - kritiko al malatento de Pinke rilate al eksperimentoj de la Whorf-a teorio.
  • Neŭro-lingvistika revizio - kial celi al pli konvena lingvo, lingvouzo, kaj al "konsciiĝo pri abstraktado".

Mi ne scias, kiel komprenos la artikolon homo ne lerninta iom da Ĝeneralsemantiko.

4 Comments / add your comment?

Manolopro says:
Ah! Mi ne estas la sola kritikisto de la Sapir-Whorf hipotezo. Eĉ pli, min akompanas reputacia lingvistikisto!
Posted 18 months ago. ( permalink )
Lluís says:
Pri kiu lingvistikisto vi parolas? Cxu pri la verkinto de la menciita artikolo? :)
Posted 18 months ago. ( permalink )
Manolopro replies:
Mi konfesas ke mi tro rapide legis vian mesaĝon la unuan fojon. Mi kredis ke Chomsky mem kritikis la hipotezon.

Sed, nu, tiu s-ro Kodish estas ankaŭ gravulo, ĉu ne!? :-~
Posted 18 months ago. ( permalink )
Lluís says:
Mi ne certas kiom li gravas... sed mi pensas ke li ne laboras kiel lingvisto. :)
Li tamen kreis centron en Los Angeles pri Gxeneralsemantiko, kun sia edzino, psihxologistino, ja fama.
Posted 18 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | Svensk ny | More...