Lluís Published on June 12, 2008
by Lluís

Lluís's blog

Browse posts
Persona sperto de toki pona, glosa kaj lojban (malnova prelego)
Posted on August 13, 2008
10 comments (latest 8 months ago)
Hazarde profite
Posted on July 14, 2008
3 comments (latest 16 months ago)
Ĝeneralsemantikistoj kontraŭ Chomsky-anoj
Posted on June 22, 2008
4 comments (latest 18 months ago)
Tia ĉi epoko...
Posted on June 17, 2008
Ahir vaig començar a Plurk.com / Hieraŭ mi ekuzis plurk.com
12 comments (latest 18 months ago)
Concert d'en Canimas a caldes [gravació]
Posted on June 12, 2008
Mi malaktivas la ĝenan javaskripton de ipernity
Posted on June 10, 2008
2 comments (latest 18 months ago)
Voje inter oriento kaj okcidento
Posted on June 10, 2008
Kataluna casiotone
Posted on June 1st, 2008
2 comments (latest 18 months ago)

Keyword tags

plurk

Member tags

Rodrigo/Rodericus

More information

This post is public
Free use
  1. Read 1 064 times

Ahir vaig començar a Plurk.com / Hieraŭ mi ekuzis plurk.com

Thursday June 12, 2008 at 08:12AM

 Podeu anar seguint què em va passant més sovint que no pas quan escric articles, si seguiu (bé per RSS, bé per Plurk) la meva compta allà: http://www.plurk.com/user/viric (si us voleu donar d'alta allà, feu-ho a través de la meva invitació, i em fareu un favor.

Vi povas miajn mallonge rakontatajn vivaĵojn pli ofte ol tiel, kiel mi skribas artikolojn ĉi tie. Uzu RSS aŭ rekte Plurk-o-konton vian. Vidu mian rakontaron ĉe http://www.plurk.com/user/viric (se vi volas aliĝi al Plurk, aliĝu laŭ klako al mia invitilo, bonvolu. :)

12 Comments / add your comment?

Rodrigo/Rodericuspro says:
Bonege, nun vi faras iom da "plurkklamado". ;-) Se iu volos sekvi ankaŭ mian plurkadon aŭ rekte amikiĝi al mi tie, mia plurk-spaco estas: www.plurk.com/user/RodPS. Se pluraj E-parolantoj aniĝos, mi volonte pli plurkumos nialingve (alie tio ne havus sencon) kaj ni eble eĉ povus sukcese peti de la retejaj zorgantoj aldoni Esperanton inter la ankoraŭ malmultaj lingvoj elekteblaj por la agovortoj.
Posted 18 months ago. ( permalink )
Lluís replies:
Fakte *vi* kulpas pri tio ke mi ekkonis Plurkon. ;)
Mi elektos la plurkan lingvon laŭ konveno de ĉiu mesaĝo.
Posted 18 months ago. ( permalink )
Przemysław Wierzbowski says:
Aha, skismemuloj! Perfiduloj de la sankta afero de Ipernity! ;-)
Mi ĵus aliĝis al ipernity dum la aliaj forlasas ĝin... :>
Posted 18 months ago. ( permalink )
Lluís replies:
Mi tute ne forlasas ipernition. :) Ĉe Plurk eblas skribi nur mallongetaĵojn, kvazaŭ SMSojn. :)
Posted 18 months ago. ( permalink )
pqs says:
Saluton,

Lluís, kiel Plurk kaj ne Twitter?

Pzmek, mi ankaŭ ĵus aliĝis al ipernity ;-)
Posted 18 months ago. ( permalink )
Rodrigo/Rodericuspro replies:
Antaŭ ol Lluís respondos pri si mem, mi diru, ke mi preferas plurkon pro tio, ke ĉe ĝi eblas organizi fadene originalan tekston kun ĉiuj respondoj, tiel evitante la kaosetan situacion kiu povas okazi ĉe Twitter precipe se oni ne respondas al la lasta sed al antaŭa mesaĝo de iu, kaj eblas rekte en la mesaĝa fenestro aperigi ligilon kun propra teksto, bildon aŭ videon ne postulantajn eliron aliloken por ilin spekti. Cetere, kvankam la servo estas ankoraŭ naskiĝanta kaj do pliboniĝanta kaj ne estas por ĝi, malkiel por Twitter, amaso da eksteraj iloj, ĝi jam havas en sia propra retpaĝa servo utilaĵon, ekzemple, kiu ne estas en Twitter kaj pro la strukturo de ties mesaĝado ne povos esti: eblas ĉesi ricevi respondojn el elektitaj fadenoj.

Sed mi plu uzas ankaŭ Twitter, kvankam multe pli malofte nun, pro la kontaktoj kiuj tie restas...
Posted 18 months ago. ( permalink )
Lluís replies:
Dankon, mi mem ne sciis la respondon. Simple mi ne provis Twitter. :)
Posted 18 months ago. ( permalink )
pqs replies:
Mi nur uzetis plurkon dufoje, tamen al mi ŝajnas ke ĝi estas iomete tro kompleksa, mi ŝatas la tujteran simplecon.

Al mia demando mi aldonas novan.

Kial Plurko kaj ne FriendFeed?

FriendFeed ankaŭ fadenigas konversaciojn kaj, samtempe, ebligas facile aperigi en ĝi ĝisdatigoj el aliaj servoj, kiel tujter aŭ ipernity.
Posted 18 months ago. ( permalink )
Rodrigo/Rodericuspro replies:
1) Kion vi trovas kompleksa aŭ malfacila pri plurko?
2) Mi ne komprenas, kial vi demandas tion. Plurko kaj FriendFeed estas ja du malsamaj aferoj, kun malsamaj funkcioj kaj celoj. Kial simple ne uzi ambaŭ? Tion mi fakte faras.
Posted 18 months ago. ( permalink )
pqs replies:
1) ne estas malfacileco. plurk estas facila, sed mi preferas la pli simplan tujteron.

2) AmikFadeno kaj Plurko ne estas tiom malsimilaj. Eblas aldoni mesaĝetojn al AmikFadeno, kaj respondi ilin (simile al plurko). Fakte, AmikFadeno, estas kiel Tujtero aŭ AmikFadeno + unuigilo.
Posted 18 months ago. ( permalink )
Lluís replies:
Ankaŭ mi fine aliĝis al FriendFeed, por aliaj celoj. Kiam mi ĉefe rekomendas ion de ligilo, mi tion skribas al FriendFeed. Aldone, tra mia FriendFeed konto (viric) homoj ricevas miajn novaĵojn de mia plurko, ipernity, ktp.
Posted 18 months ago. ( permalink )
pqs replies:
Mi ĵus aldonis vin al mia AmikFadeno.
Posted 18 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | Svensk ny | More...