Ŝajne al ni ĉiuj klaras, ke ni tro eluzas nian planedon, por kontentigi nin. Do, al ni ĉiuj devus interesi ne elĉerpi la planedajn naturajn provizojn.
Al mi gravas la maniero atingi tian celon: malkreskon. Mi citu iujn gravaĵojn al mi:
- Mi ne volas suferi. Mi povas peni, sed ne suferi.
- Mi ne volas suferigi aliajn.
- Pro ne certo de la sukceso, mi volas almenaŭ agi paŝe direkte al la celo, ne male.
Kelkaj ekologistoj proponas aĉeti malpli. Mi ĝenerale kontraŭas tion, pro kelkaj gravaj ekonomiaj kaŭzoj, ĉiuj rilataj al la t.n. ekonomia aktiveco. La ekonomistoj uzas tiun terminon por paroli pri la mezuro de la kvanto de interŝanĝo de mono inter homoj, en difinita tempo. Ju pli da vendoj/acxetoj (mone), des pli da ekonomia aktiveco. Ĝenerale, ju pli da ekonomia aktiveco, des pli da eblecoj por labori, kaj reciproke. Malrapidigo de la ekonomia aktiveco okazigas, forte ligite, senlaboron. En nia kapitalisma mondo, klaras ke ne eblas vivi sen labori, ĉar ne eblas vivi sen enspezoj. Ni bezonas enspezi, ĉar por satigi niajn vivo-bezojnojn, ni devas elspezi. Do se malrapidiĝas la ekonomia aktiveco, iuj suferos.
Kiam malrapidiĝas la ekonomia aktiveco? Ekzemple, ĝenerale, se ni malpli aĉetas, aŭ eĉ se ni malpli elspezas. Do jen unu kialo por ne sekvi la rekomendojn de la ekologistoj.
Mi citu alian problemon de la problemo de tiu ekologisma propono... Mi pensas ke, se homoj malpli elspezas, pli ŝparas. Ŝajne ties salajro ne malaltiĝas samtempe kun la elspezoj, do tio signifas ke tiuj homoj ŝparos pli da mono. Se tiuj homoj tenas sian ŝparitan monon en bankokontoj, per malaltigo de elspezoj, ni kvazaŭ agas tiel: Mi ĉesu kontribui al fluo de aĉetado-vendado de varoj, kaj cedu por tempo mian monon al la bankistoj, por ke ilin ĝin profitu pli saĝe.. Eble iuj jam rimarkis iun problemon en tiu agmaniero.
Kion faras bankistoj per nia mono? Ĝenerale ili ĝin investas en financaj varoj. Oni distingas la financajn varojn de la produktaj varoj. En la unua grupo ni klasifikas la kreditojn, la vendo-aĉeton spekulativan de valutoj, de akcioj, de ŝuldoj. Ĉiuj tiuj negocoj produktas neniun varon, neniun valoron al la homaro - nur provokas monan interŝanĝon, tute kazine (pro spekulativeco). Tiu mona interŝanĝo okazas ĝenerale inter teritorioj (ĉu landoj ĉu regionoj), kaj se ĝi iĝas grava (kompara al la mona interŝanĝo por produktaj varoj), tio povas ruinigi aŭ riĉigi tiun teritorion. Kiam mi parolas pri riĉigo aŭ ruinigo de teritorio, mi parolas pri la homoj tie vivantaj. Ekzemple, en la valuta merkato, kazine la valoroj de la valutoj ŝanĝiĝas, same kiel en vetoj por ĉevaloj (landaj ekonomioj). Simile, pri la akcia-merkato, kvankam rilate al entreprenoj. En Eŭropunio, nia valuto Euro havas tian valoron internacie, ĉar veto-ludantoj tiel opinias. Kaj se iu ludanto havas sufiĉon da veto sur unu valuto, ĝi povas decidi tiun valoron (George Soros ŝatas tian ludon: malvalorigi valutojn).
Se la ekonomia aktiveco rilate al financaj varoj multe pli gravas ol la de produktaj varoj, tio faras ke ĉiuj indeksoj (mezuroj) pri la bonfarto ekonomia de la lando pli venos de statistikoj de la financaj merkatoj, ol de la produktivaj merkatoj. Tio pli malpli signifas ke la ekonomiaj mezuroj venos pli de (analogie) kazinaj ludoj, kun la rilata ĝenerala risko de tiaj ludoj. Aldone, se ni ne ludas en tiuj financaj merkatoj (per iaj investoj), nia bonfarto jam ne korelativos kun tiu de la landaj ĝeneralaj ekonomiaj mezuroj. En tiaj kazoj, la politikaj estroj kutime diras "Nia lando bonegas", kaj multaj landanoj diras "Mia vivo ne tiom bonegas".
Do, kio, se ni decidas pli ŝpari en niaj bankokontoj, pro malplia aĉetado... ni akcentigas la ekonomiajn financajn ludojn. Brile, ĉu ne?
Kiel do mi agas por malkresko? Mi ne speciale aĉetas malmulton, mi ŝparas mian monon en la banko TrioDos (kiu ne ludas en financaj merkatoj), kaj aldone aktivetas en ekonomiaj rondoj, speciale por lernado kaj instruado. Mi opinias ke necesas ŝanĝi la ekonomiajn regulojn. Ekzemple, mi pensas ke ni atingos malkreskon nur kaze ke oni ne bezonos labori (aŭ tiom labori) por vivi. Tial mi favoras diversajn ekonomiajn proponojn, kiel la Bazan Renton. Tamen, ŝajne tio malrapidigos la evoluadon de la produktivaj teĥnikoj. Elteneble. Eble hobie oni esploros pli profitan sciencon. :)
Mi pensas ke la ekologismemaj homoj bezonas iom pli da sintrudo en ekonomion, ol en la vendo-aĉetado de varoj. La ŝtato, la registaro, decidas ekonomiajn regulojn laŭ la popolaj petoj (demokratio). Tamen mi pensas ke la amaskomunikiloj (subtenataj de monpovuloj kazinludemaj) klopodas komplikigi la ekonomiajn novaĵojn, por ke apenaŭ homoj komprenu.
Send a message
Search for members
Karulo says:
Al mi estas pli grava la konsilo de naturkuracisto kiu kostas 30 eŭroj ol la konstruado de kosmoŝipo kiu kostas 500 miionoj da dolaroj. Sed tio kondukos nin al la mita koncepto "progreso", cetere iel pridubita eĉ de Albert Einstein.(verŝajne mi miksas sciencfakojn sed nenio en la mondo estas sendependa)
Kiel ajn, mi kredas ke vasta plimulto de la homaro neniam komprenos kaj regos ekonomion je la nivelo kiun vi sugestas.
Lluís says:
Mi en tiu cxi skribajxo ne klopodis instrui la bazan dinamikon, sed citis almenaux iujn elementojn de gxi.
Vi tute pravas... sed en nia sistemo, necesas konstante krei laborpostenojn, por ke homoj povu plu labori, kaj per tio pagadi sian vivon. Laux tiu kompreni, tiuj elspezegoj por kosmosxipo al mi sxajnas pravigitaj pro la sistemo mem.
Aldone, oni povas gxui pri tio, ke la plej multo da tiuj milionoj da dolaroj iras ne por acxeto de naturaj produktoj finigxantaj (metaloj, nafto, ktp.), sed por esplora laboro. Mi suficxe favoras la *intersxangxon de mono* (vendo-acxeto) de homa esplora peno (ia servo de homo al homo, cxu ne?). Tamen mi tion diras konsiderante la regulojn de la sistemo, tiel ke *nepras intersxangxadi monon, ecx cxiam pli*. Aliaj *intersxangxoj de mono*, se ne rilate al simpla servo pro esploro, aperas de ekspluato de naturo, kaj disvendo de ties bonoj (cxu bredego, cxu minejoj, ktp.).
En Benicàssim mi klopodos priskribi la monan sistemon per shxemoj, desegnoj, kaj respondoj al demandoj. :)
Lluís says:
Tiu monmovoj gxenerale ne endangxerigas la ekonomian sistemon, mi pensas. Ili direktigas gxin de unu servoj/varoj al aliaj servoj/varoj.
NAVAVAR <->ՆԱՒԱՎԱՐ says:
De vi proponita ŝparado tre malbone influus iun ajn internan ekonomion. La bonfarto de ĉiuj ekonomiaj sistemoj dependas ne de la kvanto de la mono (finfine ĝi estas nura papero, ĉu ne?) sed de la rapideco kun kiu monbiletoj transiras de unu poŝo en alian. Multaj riĉaj landoj preferas pagi bazan subtenmonon al senlaboruloj ĉar ĝuste ili estas la pli viglaj aĉetantoj de ĉiaj nenecesaj etkostaj varaĉoj. Ili vivigas la varaĉvendantojn, kiuj pagas impostojn superantajn la subtenmonon elpagatan al la anoj de la plejsuba socitavolo.
Tamen pri la bona persona efiko de la ŝparado vi pravas. Amuze, la apostoloj de la plej kruda kapitalismo predikas preskaŭ la samon.
Mi jam malkutimigis min de aĉeto de io ajn kion mi ne bezonegas. La ununura escepto estas la libroj, ĉiun el kiuj mi nepre legas postaĉete.
NAVAVAR <->ՆԱՒԱՎԱՐ edited this comment 7 months ago.
Lluís replies:
Ili prenas enspezon inter la interesoj enspezataj de la kreditantoj kaj la interesoj pagataj de la deponita mono.
Mi ne limigus la bonfarton de la ekonomia sistemo rilate nur al rapideco de monmovoj, sed ankaŭ ke tiuj movoj sufiĉu (kvante kaj rapide) por ke ĉiuj povu movi monon per enspezo (ĉu labore, ĉu alie) kaj elspezo (por aĉeti bezonaĵojn).
Ĉu vi elspezas multe malpli ol tio, kion vi enspezas? Mi ĝojas ke vi ne aĉetas tion, kion vi ne bezonegas, kaze ke vi ne suferas aŭ suferos pro tio. Mi ŝajne elspezas 70% ol tio, kion mi enspezas. La ceteran 30% mi ŝparas nun en TrioDos.
Interese, pri tiu mona subteno de senlaboruloj, por ke ili aĉetu malmultekostajn varaĉojn; mi ne pensis pri tio.
Kion do vi proponas? Kion vi faras per via enspezata mono? Ĉu vi partoprenas financajn investojn? Ĉu vi uzas iajn asekurojn (por varoj, domo, sano, ...) krom la ŝtate provizatajn? Ĉu vi aĉetas varaĉojn?