Lluís Published on January 10, 2008
by Lluís

Lluís's blog

Browse posts
Inflacio kaj senlaboro / inflació i atur
Posted on January 23, 2008
kexec kaj kdump
Posted on January 21, 2008
Esploreto pri la Monda Komerca Organizo
Posted on January 14, 2008
Sempre contra la direcció del Banc Central?
Posted on January 11, 2008
4 comments (latest 23 months ago)
Centraj Bankoj, ĉu povuloj?
2 comments (latest 23 months ago)
Zeitgeist - 3a parto - Ekonomio
Posted on January 10, 2008
Daŭripovo en la nuna ekonomio (2)
Posted on January 9, 2008
Daŭripovo en la nuna ekonomio
Posted on January 8, 2008
Fino al retoj e-donkey en Eŭropo?
Posted on January 6, 2008

Keyword tags

ekonomio
eo
centra banko

More information

This post is public
Free use
  1. Read 1 152 times

Centraj Bankoj, ĉu povuloj?

Thursday January 10, 2008 at 11:50PM

La Centraj Bankoj estas regataj ne de la registaroj de la koncernaj landoj, sed de aro da privataj bankistoj kaj ekonomistoj. La centra banko havas gravan rolon en la stabiligado kaj fidindigado de la ekonomio per du arbitraj operacioj:

  • Elekto de la interezo por kreditoj inter bankoj kaj de la Centra Banko al la privataj bankoj aŭ al la registaro.
  • Eventuala kreado de mono.

Kelkaj konspiraciemuloj opinias ke la Centrajn Bankojn devus kontroli la registaro, ĉefe pro tio ke se la ekonomio ne stabilas aŭ ne fidindas, la civitanoj povos la registaron kulpi, per voĉdono ĝin puni, kaj elekti alian registaron.

Aliaj pensas ke ĝuste la Centran Bankon devas kontroli ne registaro, ĉar 1) la politikistoj havas aliajn zorgojn (plaĉi al la popolo, ktp.) ol zorgi pri la ekonomio. 2) Ŝanĝoj en la registaro povas okazigi ŝanĝojn en la mona politiko; tio tuj okazigas, ke la ekonomio ne fidindas. 3) La Centran Bankon devas stabiligi kaj fidindigi la ekonomion. Do ĝin kontrolu tiuj, kiuj volas ke la ekonomio estu stabila: bankistoj kaj gravaj ekonomistoj.

La privataj bankistoj bezonas ke la popolo fidu la ekonomion. Alie, la popolo ne engaĝiĝos en kreditoj (la nura varo vendata de la privataj bankoj (ekster financoj), per kiuj bankoj enspezas monon), kaj eble eĉ decidos ŝpari monon anstataŭ aĉetadi (halti la interŝanĝon de mono). Do la bankistoj ricevas avantaĝon nur tiam, kiam la ekonomio stabilas kaj fidindas. Mi pensas ke ankaŭ la popolo bezonas tion, ke la ekonomio stabilu kaj estu fidinda.

En miaj lastatagaj komprenoj mi ankoraŭ ne metis la financojn (valutaj kaj akciaj merkatoj) en la ludo, kaj ne atentis la ekvilibron inter oferto kaj demando. Mi pensas ke tiu ĉi lasta ekvilibro taŭgas preskaŭ nur por unuopaj varoj, kaj ne por ĉiuj varoj komune (kiel en miaj lastaj ekzemploj de stabila ekonomio). Pri la valutaj kaj akciaj merkatoj... ilin oni povas kompreni kiel normala interŝanĝo de mono por 'virtualaj' varoj (imagata valoro de akcioj aŭ moneroj). Bedaŭrinde la financoj movas iom post iom pli kaj pli da mono, do, iĝante pli kaj pli gravaj rilate decidojn de la Centra Banko koncerne la globalan ekonomion. Tio okazas, malgravigante la kutiman komercan ekonomion, do, malkonvene al ĝi.

2 Comments / add your comment?

Hermes says:
Saluton, mi pensas ke la plej bona sistemo stabla estas kiam ulo metas mono en banko kaj li povas repreni sia mono ĉiokaze, ĉar la problemo de la akcioj, tio estas pli poste pli, kiu kaùzas krizojn kiel la usonaj loĝejoj
Posted 23 months ago. ( permalink )
Lluís replies:
Laŭ via sistemo, se bankoj ne povus krei monon por la kreditoj, la scienca esplorado kaj la paralela teĥnologia disvolvo irus multe malpli rapide, pro manko da mono al entreprenistoj.
Aŭ oni devus penis alian kreditan sistemon, ol la simpla "prunto kun interezo". Ĉar... kiu pruntus, prenante la riskon de prunto, se ne bankoj? :)
Posted 23 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...