Tie, kie mi laboras, mi ricevis donacon: la sunŝarĝilon Solio, kiu laŭ amazon kostas $100.
Ĝi havas 1600mAh baterion, kaj ĝi ŝarĝeblas per suno (plene, dum 8-10h de ekspozicio, ili diras). Poste, per tiu ŝarĝita baterio vi povas ŝarĝi multajn aparatojn. Miakaze, mi povas ŝarĝi mian poŝtelefonon, kaj tiun de mia edzino. Mia poŝtelefono havas 700mAh baterion, do per sola ŝarĝo de Solio, mi povas ŝarĝi dufoje mian poŝtelefonon.
En la laborejo, estroj starigis peton, ke oni proponu solvojn, por malaltigi la energian elspezon de la firmao. Mi proponis ke la homoj de IT (tiuj, kiuj agordas la komputilojn de la laboristoj), agordu plej bone kiom eble la energiŝparajn kapablojn de la komputiloj. Fakte ĉe ni, tiuj de IT neniom agordis tiurilate de antaŭ longe, kaj multegaj komputiloj restas ŝaltitaj ĉiam, sen ajna energiŝparo. Eĉ por ekranoj ili ĝenerale ne agordis.
Mian proponon estroj elektis kiel unu el la dek plej bonaj (en la senco, realigeblaj kaj profitaj). Tial mi ricevis Solion.
Mi ne povis provi ankoraŭ la sunŝarĝon, ĉar dekomence mi la baterion ŝarĝis de elektra reto (jes, ankaŭ tiel eblas ŝarĝi la Solion!). Tio koincidis kun tio, ke mi havis la hejmajn poŝtelefonojn kun plena ŝarĝo, do mi ne povis profiti ankoraŭ la elektron de la Solio. Aldone, de ĵaudo (la tago de la donaco) ne sunas sur Barcelono. Sed mi rimarkis ke ĝi ŝarĝas ankaŭ tra nuboj, eĉ tra densaj. Ĝi montras ruĝan lumon je ŝarĝado, do eblas kontroli ĉu ŝarĝiĝas ĉu ne. Je sperto, mi eble skribos ĉi tien denove.
Send a message
Search for members
Lars Sözüerpro says:
Lluís replies:
Tamen, se estas iom da nuboj, la Solio apenaŭ iom ŝarĝiĝas. Al mi mankas ankoraŭ sufiĉo da sperto en tiaj kazoj, sed je miaj provetoj, tiel al mi ŝajnis.
Farri says:
Lluís replies:
Lars Sözüerpro replies:
Joan Inglada says:
Lluís replies:
Pri kosto, ŝajne en la merkato estas granda tordo rilate al prezo de energio. Kiom kostas barelo de nafto? $100? Sed kiom da "laboro" bezonatis, por krei ĝin? Mi pensas ke ni havas tiajn prezojn ĉar la prezodeterminuloj ne sufiĉe konsideras la finon de la limigitaj planedaj povoj.
Do, nur en la kazo de "eltenebla energiuzo", tiu 'amortizo' klarus. Sed mi ne scias ĉu efektive ĝi evidentiĝus konvena aŭ ne. :)