Lluís Published on December 22, 07
by Lluís

Lluís's blog

Browse posts
Daŭripovo en la nuna ekonomio (2)
Posted on January 9, 08
Daŭripovo en la nuna ekonomio
Posted on January 8, 08
Fino al retoj e-donkey en Eŭropo?
Posted on January 6, 08
Pliaj dokumentaloj
Posted on December 30, 07
Sunŝarĝebla baterio: Solio
7 comments (latest 6 months ago)
Artikolo de WWF pri Teĥnologio de Informo kaj Komuniko, kaj elteneblo
Posted on December 22, 07
Terminal Mixer eniris la 'bsd ports'
Posted on December 19, 07
L'interès de la societat en la política
Posted on December 17, 07
1 comment (latest 6 months ago)
Noves conferències d'ATTAC
Posted on December 16, 07

Keyword tags

laborejo
eo
sunelektro

More information

This post is public
© Free use
  1. 535 visits / 1 vote

Sunŝarĝebla baterio: Solio

Saturday December 22, 2007 at 11:11PM

Tie, kie mi laboras, mi ricevis donacon: la sunŝarĝilon Solio, kiu laŭ amazon kostas $100.

Ĝi havas 1600mAh baterion, kaj ĝi ŝarĝeblas per suno (plene, dum 8-10h de ekspozicio, ili diras). Poste, per tiu ŝarĝita baterio vi povas ŝarĝi multajn aparatojn. Miakaze, mi povas ŝarĝi mian poŝtelefonon, kaj tiun de mia edzino. Mia poŝtelefono havas 700mAh baterion, do per sola ŝarĝo de Solio, mi povas ŝarĝi dufoje mian poŝtelefonon.

En la laborejo, estroj starigis peton, ke oni proponu solvojn, por malaltigi la energian elspezon de la firmao. Mi proponis ke la homoj de IT (tiuj, kiuj agordas la komputilojn de la laboristoj), agordu plej bone kiom eble la energiŝparajn kapablojn de la komputiloj. Fakte ĉe ni, tiuj de IT neniom agordis tiurilate de antaŭ longe, kaj multegaj komputiloj restas ŝaltitaj ĉiam, sen ajna energiŝparo. Eĉ por ekranoj ili ĝenerale ne agordis.

Mian proponon estroj elektis kiel unu el la dek plej bonaj (en la senco, realigeblaj kaj profitaj). Tial mi ricevis Solion.

Mi ne povis provi ankoraŭ la sunŝarĝon, ĉar dekomence mi la baterion ŝarĝis de elektra reto (jes, ankaŭ tiel eblas ŝarĝi la Solion!). Tio koincidis kun tio, ke mi havis la hejmajn poŝtelefonojn kun plena ŝarĝo, do mi ne povis profiti ankoraŭ la elektron de la Solio. Aldone, de ĵaudo (la tago de la donaco) ne sunas sur Barcelono. Sed mi rimarkis ke ĝi ŝarĝas ankaŭ tra nuboj, eĉ tra densaj. Ĝi montras ruĝan lumon je ŝarĝado, do eblas kontroli ĉu ŝarĝiĝas ĉu ne. Je sperto, mi eble skribos ĉi tien denove.

7 Comments / add your comment?

Lars Sözüer pro says:
Mi nepre interesiĝas pri viaj spertoj!
Posted 6 months ago. ( permalink )
Lluís replies:
Do, jam sunis! Mi povis ŝarĝi la poŝtelefonon de mia edzino foje, kaj tio ĉerpis duonon de la Solia baterio. Mi dum mateno, kun plena suno, povis reŝarĝi tiun duonon. Poste mi ŝarĝis mian poŝtelefonon, kaj per hodiaŭa matena suno, mi ŝarĝis la ceteran duonon.

Tamen, se estas iom da nuboj, la Solio apenaŭ iom ŝarĝiĝas. Al mi mankas ankoraŭ sufiĉo da sperto en tiaj kazoj, sed je miaj provetoj, tiel al mi ŝajnis.
Posted 6 months ago. ( permalink )
Farri says:
gratulon! Interesa elpensajxo... kiam sunos tiam vi klarigu ties utileco.
Posted 6 months ago. ( permalink )
Lluís replies:
Mi ĝisdatigis responde al Lars. Legu la komentan fadenon. :)
Posted 6 months ago. ( permalink )
Lars Sözüer pro replies:
Dankon pro la unua raporto. Scivoleme mi atendos pliajn.
Posted 6 months ago. ( permalink )
Joan Inglada says:
Dankon Lluis pro tiu informo. Ankaŭ min ĝi interesas. La problemo konsistas en la kosto, ĉu ne? Kiom de jaroj estas necesaj por amortizi la sunŝarĝilon?
Posted 6 months ago. ( permalink )
Lluís replies:
Mi komprenas ĝin kiel helpilo, kaze ke oni ne povas aliri fidindan elektroprovizon.
Pri kosto, ŝajne en la merkato estas granda tordo rilate al prezo de energio. Kiom kostas barelo de nafto? $100? Sed kiom da "laboro" bezonatis, por krei ĝin? Mi pensas ke ni havas tiajn prezojn ĉar la prezodeterminuloj ne sufiĉe konsideras la finon de la limigitaj planedaj povoj.

Do, nur en la kazo de "eltenebla energiuzo", tiu 'amortizo' klarus. Sed mi ne scias ĉu efektive ĝi evidentiĝus konvena aŭ ne. :)
Posted 6 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of this post comments.